Lupo la 1-a (Akvitanio)

Lupus I (ankaŭ Lupo, Loup, Lobo, Otsoa, OĉoaOtxoa) estis Duko de Gaskonio kaj Akvitanio el ĉirkaŭ 670. Lia regado eble daŭris kelkajn jarojn (ĝis 676) aŭ pli longe (ĝis 710[1]). Li estis ofte konsiderita la praulo de la Gaskonia dinastio de Lupo la 2-a kaj de la Akvitana dinastio de Odo la Granda aŭ la Eŭdonianoj.

Lupo estis sukcedanto de Felikso, kies dukregado ŝajne enhavis identan teritorion kiel la regno de Kariberto la 2-a. Iam post 658, Lupo ribelis kontraŭ Felikso kaj poste sukcedis lin.[2] Li konkeris Tuluzon kaj Bordozon en 673, kiam li alianciĝis kun Flavius Paulus kontraŭ Vambo, nome reĝo de Visigotoj, kaj atakis Béziers.[3] Li kunvokis la gravan sinodon de Bordozo inter 673 kaj 675.[4] En 675, li klopodis konkeri Limoges, ĝis sia propra detruo. Li estis murdita dume, pri kio la aŭtoro de la Miraklo de Sankta Marcialo dirante in sedem regam se adstare.[5] Tiele la fontoj estas silentaj kaj pri li kaj pri lia(j) sukcedanto(j).

Notoj redakti

  1. Estornés.
  2. Miracula. La ribelo estis registrita kiel okazinta dum la majordomeco de Ebroin.
  3. Lewis, p 400 kaj n127. Juliano de Toledo, p 524-5, nomigis lin princeps.
  4. Samloke. Higounet, p 20 kaj n43. viro inlustri Lupone duce estis fidela al Ĉilderiko la 2-a.
  5. Miracula. Tiu referenco al lia "regno" aŭ "reĝlando" estas ofte konsiderata pruvo de lia de facto sendependa statuso (kiel ĉe Lewis), kio estis certe la statuso de lia tuj venonta konata sukcedanto, Odo la Granda.

Fontoj redakti