Luteraj mesoj de Bach

Luteraj mesojMalgrandaj mesoj nomiĝas la kvar Missae breves (mallongaj mesoj) en F-maĵoro, A-maĵoro, g-minoro kaj G-maĵoro (BWV 233 bis 236) de Johann Sebastian Bach, kiuj male al la b-minora meso verŝajne estis destinitaj por liturgia uzo. Ili supozeble ekestis kelkajn jarojn post ĉi tiu kaj nun estas datigataj proksimume 1738/39[1]. Eble ili estis komponitaj por grafo Franz Anton von Sporck aŭ de ĉi tiu prezentita en Bohemio.

La Malgrandaj aŭ Luteraj mesoj enhavas de la meso nur Kyrie kaj Gloria, dum kiam mankas Credo, Sanctus, Benedictus kaj Agnus Dei. La nomo „lutera“ do estas ne tute celtrafa, ĉar ankaŭ aliaj partoj de la ordinariumo (kiajn entenas la b-minora meso) estas uzata en lutera diservo.

La Kyrie en ĉi tiuj mesoj estas pokaze unumovimenta, triparta ĥorkomponaĵo, la teksto de Gloria tamen estas subdividita en kvin movimentojn, kun ĥormovimentoj je la komenco kaj la fino kaj interŝovita soloarioj. La totala daŭro laŭas proksimume al tiu de averaĝa kantato – tio deduktiĝas je praktika uzado en la diservo.

Simile al la b-minora meso la Malgrandaj mesoj konsistas nure el parodioj, do aliverkadoj de jam ekzistasj ĥoraĵoj kaj arioj. Ĉiam por tio novversioj de la kantvoĉoj estis necesaj – ĉar la origine versigita germana kantatoteksto ja estis anstataŭata per latina prozo. Ĉi tiuj laboroj estas interpreteblaj kiel pruvo por la strebado de Bach dum liaj pli malfruaj jaroj, starigi okazajn verkojn, kiuj por li estis aparte valoraj, en pli altan, eltempigitan interrilaton.

La unuopaj mesoj redakti

Meso F-maĵoro BWV 233 redakti

Movimento Titolo Tipo Tempo, taktspeco Tonalo Rimarko
  1 Kyrie eleison – Christe, Christe eleison – Kyrie eleison ĥoro ¢ F-maĵoro frua formo kiel BWV 233a
  2 Gloria in excelsis ĥoro 6/8 F-maĵoro
  3 Domine Deus basario 3/8 C-maĵoro Eble el BWV ald. 18[2]
  4 Qui tollis sopranarioe (adaĝo) c g-minoro el kantato BWV 102
  5 Quoniam tu solus aldario (vivace) 3/4 d-minoro el kantato BWV 102
  6 Cum sancto Spiritu ĥoro (presto) ¢ F-maĵoro el kantato BWV 40

Meso A-Maĵoro BWV 234 redakti

Movimento Titolo Tipo Tempo, takspeco Tonaalo Rimaro
  1 Kyrie eleison – Christe, Christe eleison – Kyrie eleison ĥoro (ŝanĝanta) A-maĵoro
  2 Gloria, gloria in excelsis ĥoro (ŝanĝanta) A-maĵoro el kantato BWV 67 (tie movimento 4)
  3 Domine, Domine Deus basario (andante) c f♯-minoro
  4 Qui tollis peccata sopranario (adaĝo) 3/4 b-minoro el kantato BWV 179, movimento 5 (kantvoĉo forte aliverkita)
  5 Quoniam tu solus aldario 6/8 D-maĵoro el kantato BWV 79
  6 Cum sancto Spiritu ĥoro (grave) c –
(vivace) 12/8
A-maĵoro vivace-eltranĉaĵo el kantato BWV 136 (enkonduka ĥoraĵo)

Meso g-minora BWV 235 redakti

Movimento Titolo Tipo Tempo, taktspeco Tonalo rimarko
  1 Kyrie eleison – Christe, Christe eleison – Kyrie eleison ĥoro c g-minoro el kantato BWV 102
  2 Gloria in excelsis ĥoro 3/4 g-minoro el kantato BWV 72
  3 Gratias agimus basario ¢ d-minoro el kantato BWV 187
  4 Domine Fili unigenite aldario 3/8 B♭-maĵoro el kantato BWV 187
  5 Qui tollis peccata, peccata mundiQuoniam tu solus tenorario (adaĝo) c –
(un poco allegro) 3/8
E♭-maĵoro el kantato BWV 187
  6 Cum sancto, sancto Spritu ĥoro c c-minoro el kantato BWV 187

Messe G-maĵora BWV 236 redakti

Movimento Titolo Tipo Tempo, taktspeco Tonalo rimarko
  1 Kyrie eleison – Christe, Christe eleison – Kyrie eleison ĥoro ¢ G-maĵoro el kantato BWV 179
  2 Gloria in excelsis ĥoro (vivace) ¢ G-maĵoro el kantato BWV 79
  3 Gratias agimus basario 3/4 D-maĵoro el kantato BWV 138
  4 Domine Deus, agnus Dei dueto soprano-aldo ¢ a-minoro el kantato BWV 79
  5 Quoniam Tu solus tenorario (adaĝo) c e-minoro el kantato BWV 179
  6 Cum sancto Spritu ĥoro c – 3/4 C-maĵoro el kantato BWV 17

Referencoj redakti

  1. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  2. Wolfgang Schmieder, Ttema-sistema registro de la verkoj de Johann Sebastian Bach, Wiesbaden 1969

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Lutherische Messen (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3106724 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)