Luterana preĝejo (Cegléd)

(Alidirektita el Luterana kirko (Cegléd))

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Cegléd.

Luterana preĝejo de
Cegléd
Luterana preĝejo en Cegléd
Luterana preĝejo en Cegléd
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Cegléd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj, 300 starlokoj
Alto 53 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Cegléd la unua luterana pastro alvenis en 1802. Oni konstruis luteranan preĝejon en 1815 en la proksimeco, kiu estis malkonstruita en 1916. En la jaroj 1895 kaj 1896 pli nova, svelta, nun videbla preĝejo konstruiĝis. La orgeno estis farita en 1875 por la malnova preĝejo, poste ĝi trovis novan lokon en la nova preĝejo. En 2015 la orgeno renoviĝis, eĉ oni aranĝas koncertojn pri muzikaĵoj de Bach.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas laŭ la ĉefplaco inter bazaraj niĉoj. Antaŭ la preĝejo en la placo skulptaĵo pri Lajos Kossuth estas videbla. La fasado de la preĝejo estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, pli supre estas surskribo: "Estas nia Dio fortikaĵo forta". Sur la unua etaĝo granda fenestrorozo troviĝas, plej supre la pinta turo altiĝas. Ornamaĵoj de la fasado imitas fortikaĵon. Malantaŭ la navo duonronda absido etendiĝas. Interne la muroj estas flavaj. Granda parto de la mebloj devenis el la malnova preĝejo. La pentraĵo ĉe la ĉefaltaro prezentas Jesuon. Menciindas la impona lustro.

Fontoj redakti

Bildoj pri la luterana preĝejo en Cegléd
 
Aerfoto pri ĉefplaco en Cegléd, kie la luterana preĝejo estas videbla maldekstre
 
Malantaŭa parto de la luterana preĝejo
 
La sanktejo
 
Pentraĵo de la altaro
 
La orgeno
 
La lustro