Luterana preĝdomo (Gyöngyös)

La luterana preĝdomo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Gyöngyös.

Luterana preĝdomo de
Gyöngyös
Luterana kirko • preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Heves
Dato de konsekro 2010
Konsekrinto Tamás Fabiny
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua dokumento pri luterano devenis el 1553. La luteranoj ne havis kirkon, restis nur sopiro kaj procesoj kontraŭ la katolikoj. Inter 1876 kaj 1934 la kalvinanoj kaj luteranoj de Gyöngyös faris firman kunlaboron, poste la luteranoj apartenis al luterana grupo de Hatvan. Ili ankaŭ petis permeson por konstrui kirkon, Gyula Sándy faris planon sed konstruo ne okazis pro la alveninta 2-a mondmilito. Dum la socialismo la luteranoj aranĝis mesojn en konvena ĉambro de la kalvinanoj. Fine en 2010 ili aĉetis privatan etaĝan domon por la diservoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝdomo estas familieca unuetaĝa domo kaj tute ne similas al ia preĝejo. Ĝi estis konsekrita fare de Tamás Fabiny en 2010, tial ĝi estas oficiale preĝdomo (preĝejo). La ŝtuparejo situas ekstere.

Fontoj redakti