Luterana preĝejo (Újbuda)
La Luterana preĝejo estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Újbuda.
Luterana preĝejo de Újbuda | |
---|---|
![]() Luterana preĝejo de Újbuda (aŭ de Kelenföld)
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, submunicipo (distrikto) Újbuda |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest |
Dato de konsekro | 1928 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Schulek |
Konstrustilo | novromaniko |
Konstruado | 1926–1928 |
Specifo | |
Longo | 31 m (ĉefturo) |
Ligiloj | |
HistorioRedakti
La loka luterana societo formiĝis en 1914, sed pro la 1-a mondmilito ne okazis preĝejolonstruo. En 1925 la ĉefurba municipo donacis parcelon por luterana preĝejo, en la sama jardeko ĝi estis konstruita. La orgeno alvenis en 1934, ĝi moderniĝis en 1974. Tie estis pastro Lajos Ordass inter 1941-1944, pri li memortabulo estas videbla de 1998. En 1957 la interna parto estis renovigita, la preĝejo mem en 2005.
Longe estis tie orgenisto Imre Sulyok (komponisto).
KonstruaĵoRedakti
La preĝejo formas unuon kun ambaŭ aloj, sed la preĝejo mem reliefas. En la aloj trovis lokon la luterana grupo, kie ili aranĝas kunvenojn. Estas 2 internaj enirejoj inter la preĝejo kaj la konsilanta ĉambrego en unu el la aloj. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, sed flanke estas ankaŭ malaltaj turetoj. (La ŝtupoj en ambaŭ flankaj turoj kuras al la galerio.) Malsupre antaŭ la ĉefenirejo ŝtupoj estas videblaj. La altara bildo estis pentrita en 1933.