Luterana preĝejo (Bicske)
La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Bicske (Hungario).
Luterana preĝejo de Bicske | |
---|---|
Luterana preĝejo de Bicske
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bicske |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Fejér |
Dato de konsekro | 1936, 1949 |
Konsekrinto | Sándor Kovács (episkopo) |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1934–1936 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En 1880 nur kelkaj luteranoj vivis en Bicske, sed en 1903 jam pli ol cent. En la 1920-aj jaroj ili fondis luteranan grupon. En 1933 la luteranoj ricevis areon kaj en la sekva jaro komenciĝis konstruado de la kirko. La kirko estis preta en 1936. Post 3 jaroj orgeno estis aĉetita. Dum la 2-a mondmilito bombo detruis la preĝejon, poste diservoj okazis en la lernejo, poste en la kalvinana kunvenejo, pli poste en la Kalvinana preĝejo (Bicske). La preĝeja rekonstruo finiĝis en 1949. La preĝejo estis renovigita ekstere en 1970, interne post 9 jaroj.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola inter kelkaj arboj kaj arbustoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La enirejo estas tra la turo, kies supro estas piramida. Kelkaj larĝaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Malantaŭ la navo la kvarlatera absido etendiĝas, kie estas pli malalta kaj pli mallarĝa, ol la navo. Ambaŭ estas kovritaj per selaj tegmentoj.