Luterana preĝejo (Budaörs)

La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Budaörs (Hungario).

Luterana preĝejo de Budaörs
Luterana preĝejo de Budaörs
Luterana preĝejo de Budaörs
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budaörs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Dato de konsekro 2003
Konsekrinto Imre Szebik
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Krähling
Konstruado 20012003
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Preskaŭ ĝis la 21-a jarcento la luteranoj apartenis al Budafok, sed la diservoj okazis loke en la kalvinana preĝdomo. En 1998 estis fondita luterana grupo kaj en la sekva jaro diservo okazis jam en la pli granda preĝejo Johano Nepomuka (Budaörs). En 2001 oni aĉetis areon, kie post 2 jaroj luterana kirko estis konstruita. La orgeno estis farita en 2006.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola laŭ trotuaro de la ĉefstrato. La fasado estas malsimetria, la kvadrata turo maldekstre altiĝas kaj iomete reliefas. La turopinto estas piramida. Meze la enireja parto iomete malreliefas. Ekstre ĉiuj muroj estas kovritaj per ruĝaj brikoj.

Fontoj redakti