Luterana preĝejo (Csepel)
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en Csepel (distrikto).
Luterana preĝejo de Csepel | |
---|---|
Luterana preĝejo en Csepel
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Csepel (distrikto) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest |
Dato de konsekro | 1928 |
Konsekrinto | Sándor Raffay |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1927–1928 |
Specifo | |
Enhaveco | 175 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn Csepel la unua meso okazis en lernejo en 1911. En la sekva jaro la luteranoj aĉetis harmoniumon, en 1914 parcelon. La luterana kirko estis konstruita nur en la jaroj 1927 kaj 1928. La unua sonorilo alvenis en 1933. Dum la 2-a mondmilito la kirko signife detruiĝis, tial ĝi estis neuzebla inter 1945-1947.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola laŭ trotuaro en korto. La fasado estas malsimetria (tamen la meza parto simetrias), dekstre la kvadrata turo altiĝas. Ĉe la turopinto estas rondirebla teraso, pli supre la turo estas oklatera. Pluraj konstruaĵpartoj aliĝas al la navo.
Fontoj
redakti- hungare
- hungare kun foto[rompita ligilo]