Luterana preĝejo (Csurgó)
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Csurgó (Hungario).
Luterana preĝejo de Csurgó | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csurgó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Somogy |
Dato de konsekro | 1936 |
Konsekrinto | Béla Kapi |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1935–1936 |
Specifo | |
Enhaveco | 155 |
Ligiloj | |
Historio redakti
Dum la kontraŭturkaj bataloj en Csurgó vivis luteranoj. Ili havis kirkon nur nelonge, ĉar poste aŭ la kalvinanoj aŭ la katolikoj uzis ĝin. Dum kaj post la kontraŭreformacio nombro de la luteranoj malpliiĝis, ili ne povis konstrui propran kirkon. Tamen en 1784 ili helpis konstrui lignan preĝejon en la proksima Porrogszentkirály. Inter 1921-1936 en Csurgó oni aranĝis diservojn en la lernejo. La nun videbla kirko konstruiĝis en la jaroj 1935 kaj 1936. En 1945 eksplodo kaŭzis damaĝojn. En la 2000-aj jaroj unue interne, poste ekstere la kirko plene estis renovigita.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en parko ĉe stratangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo altiĝas dekstre en flanko de la navo. La enirejo funkcias ĉe la fasado tra reliefanta antaŭĉambro, sed estas ankaŭ alia enirejo malantaŭ la turo. La fenestroj estas altaj kaj mallarĝaj. Interne la altara bildo pentrita de Dezső Raksányi prezentas Kriston inter infanoj.