Luterana preĝejo (Hatvan)

Luterana preĝejo de Hatvan

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Hatvan (Hungario).

Luterana preĝejo de
Hatvan
Luterana preĝejo en Hatvan
Luterana preĝejo en Hatvan
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hatvan
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Heves
Dato de konsekro 1935
Konsekrinto Sándor Raffay
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstruado 1935–1935
Specifo
Konstrumaterialo ekstere ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1840 en Hatvan vivis nur 3 luteranoj, sed dum jardekoj la kvanto altiĝis. En 1902 la luteranoj aliĝis al la kalvinanoj kaj ili uzis la ĵus konstruitan kalvinanan preĝejon. Post jaroj la luteranaj diservoj okazis en lernejo, pli poste en la pastra domo. En 1930 la luteranoj estis jam tri centope kaj ili jam bezonis propran kirkon. Motoroj de la kirkokonstruado estis Gábor Sztehlo kaj Ödön Legány. La preĝejo estis konstruita en 1935 dum duonjaro kaj samjare estis konsekrita. Oni metis memortabulojn pri Gábor Sztehlo en 1995, pri Ödön Legány en 2001.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado rekte tuŝas la trotuaron, ĉar la trotuaro tien kliniĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La enirejo troviĝas tra la turo. La turpinto estas piramida.

Fontoj redakti