Luterana preĝejo (Kiskőrös)
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento ekde 1992 en Kiskőrös (Hungario).
Luterana preĝejo de Kiskőrös | |
---|---|
![]() Luterana preĝejo en Kiskőrös
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kiskőrös |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Bács-Kiskun |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1783 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn Kiskőrös alvenis 700 slovakaj familioj, ĉiuj luteranoj en 1718. Post 2 jaroj ili fondis religian grupon, samtempe luteranaj instruisto kaj pastro estis invitita. Ligna kirko estis konstruita jam en 1722, sed pro la kontraŭreformacio en 1730 ĝi estis detruita. En 1783 laŭ nova leĝo la luteranoj povis konstrui jam ŝtonan kirkon. La turo alkonstruiĝis en 1792, sed ĝi disrompiĝis. Oni konstruis pli novan en la sekva jaro. En 1875 plenaj renovigaj laboroj okazis. Nova turpinto estis konstruita en 1914. Pliaj renovigaj laboroj okazis en 1968 kaj 2013.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, sed estas alia pordo ĉe la malantaŭa parto. Sur la fasado estas po unu fenestroj. La turo havas triopajn fenestrojn, la navo 3 krucnavojn. Interne la altaro kaj predikejo estis faritaj en 1835.