Luterana preĝejo (Sopron-Balf)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en ekstera parto de Sopron (iam en memstara vilaĝo Balf).

Luterana preĝejo de
Sopron-Balf
Luterana preĝejo en Sopron-Balf
Luterana preĝejo en Sopron-Balf
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Győr-Moson-Sopron
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17941795
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Balf vivis luteranoj jam en la 17-a jarcento, ili havis pastron en 1609. La mesoj okazis en preĝdomo en korto de la administrejo. Laŭ alia informo ĉirkaŭ en la 17-a jarcento la luteranoj uzis la lokan preĝejon Sankta Volfgango. La luteranoj (plejparte germanoj) post permeso de Jozefo la 2-a konstruis propran preĝejon sen turo kaj sonoriloj en la jaroj 1794 kaj 1795. La orgeno estis farita en 1822, restaŭrita en 1998. La turo estis konstruita nur en 1940. Post 6 jaroj la germanoj estis deportitaj al Germanio. Nuntempe somere oni aranĝas ankaŭ orgenajn koncertojn interne.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ la ĉefvojo laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas kaj reliefas. La enirejo estas meze, super la enirejo estas videbla granda ronda fenestro. La navo flanke havas po 3 fenestrojn. La absido estas plulatera. Interne la orgeno situas sur galerio, kion 2 pilieroj tenas.

Fontoj redakti