Lutjebroek

Lutjebroek estas vilaĝo en la komunumo Stede Broec, en la regiono Okcidenta Frislando, en la nederlanda provinco Noord-Holland.

Lutjebroek
Voorgevel van winkel met houten voorschot - Lutjebroek - 20406691 - RCE.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 42′ N, 5° 12′ O (mapo)52.69925.2067Koordinatoj: 52° 42′ N, 5° 12′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Lutjebroek
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lutjebroek [+]
Information icon.svg
vdr

Lutjebroek estas tutlande konata nomo kiel metaforo por vilaĝeto en la poldero kaj kiel ĝenerala priskribo de eta loĝloko sen ia signifo. Pro tio multaj homoj opinias ke la loko ne vere ekzistas aŭ estas malnova, malaperinta loko. Tamen loĝas iom pli ol 2000 homoj en Lutjebroek.

Lutjebroek (eta marĉo) nomiĝis laŭ eta marĉo kiu ekzistis kiam la loĝloko estiĝis. La tuj apuda vilaĝo estas Grootebroek (granda marĉo).

En la vilaĝo situas domo kun la esperanta nomo Vojaĝi kune (vidu sube).

Domo kun la nomo Vojaĝi kune

Stratvido

Vidu ankaŭRedakti