Luzón (Guadalajara)

Luzón estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Luzón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19285
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco Julián Romero Regueros
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 1,16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 2° 17′ U (mapo)41.026944444444-2.2755555555556Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 176 m [+]
Areo 56,98 km²
Luzón (Hispanio)
Luzón (Hispanio)
DEC
Luzón
Luzón
Situo de Luzón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luzón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas luzonense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 66 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,16 loĝ/km².

Situo redakti

Luzón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la norda parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1176 m super marnivelo; je 100 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 56,98 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°01′37″N 2°16′32″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Anguita, Arcos de Jalón, Ciruelos del Pinar, Maranchón kaj Mazarete.

 
Etendo de la municipa teritorio ene de la Provinco Gvadalaĥaro.
Nordokcidente: Medinaceli Norde: Arcos de Jalón Nordoriente: Maranchón
Okcidente: Anguita   Este: Maranchón
Sudokcidente: Anguita Sude: Mazarete Sudoriente: Ciruelos del Pinar

Historio redakti

Oni proponis, same kiel por la toponimo Luzaga, ke la lokonomo de Luzón havu rilaton kun la keltibera tribo de lusonoj.[1]​ En la municipa blazono montriĝas keltibera kavaliro.

Grava lokano estis Francisco Layna Serrano (1893-1971), kuracisto, historiisto kaj kronikisto de la Provinco Gvadalaĥaro, aŭtoro de nombraj libroj pri arto kaj historio de la provinco.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento kaj dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro preskaŭ atingis la milon da loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 985 loĝantoj en 1920 al 66, tio estis oni perdis pli ol 900 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Luzón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Luzón kie oni falis al la nunaj 66.

Ekonomio redakti

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Notoj redakti

  1. Ranz Yubero y López de los Mozos, 2004-2005, p. 346.

Bibliografio redakti

  • Herrera Casado, Antonio (1989). «La obra médica de Francisco Layna Serrano». Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (16): 325-336. ISSN 0214-7092.
  • Ranz Yubero, José Antonio; López de los Mozos, José Ramón (2004-2005). [biblioteca2.uclm.es/biblioteca/CECLM/ARTREVISTAS/Wad/wad33_34_Toponimia_Lopez.pdf Toponimia menor de Guadalajara: Luzaga (33-34)]. Diputación Provincial de Guadalajara. pp. 345-366. ISSN 0214-7092.

Vidu ankaŭ redakti