Luzaga estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Luzaga
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19261
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jose Luis Ros Maorad
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 2,32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 2° 27′ U (mapo)40.974444444444-2.4441666666667Koordinatoj: 40° 58′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 072 m [+]
Areo 29,70 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Luzaga (Hispanio)
Luzaga (Hispanio)
DEC
Luzaga
Luzaga
Situo de Luzaga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luzaga [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Etimologio redakti

Oni proponis keltan devenon de la toponimo —Lutiakos—, kie -akos estus adjekta sufikso. Joan Corominas rilatigis ĝin kun la antroponimo Lucius, de antaŭromia deveno. Oni indikis ankaŭ probablan rilaton de la toponimo kun la tribo de lusonoj. Oni dokumentis la formojn Lurzaga (1197) kaj Lurzaga (1353) en dokumentoj de la Mezepoko.[1]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas luzagueño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 69 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,32 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Luzaga situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la norda parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.072 m super marnivelo; je 87 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,70 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°58′28″N 2°26′39″Ok.

Ĝi situas en zono karakterizita de malvarmaj vintroj, kontraste kun sekaj someroj. La limaj vilaĝoj estas Cortes de Tajuña, Tortonda, Villaverde del Ducado, Alcolea del Pinar, Garbajosa, Anguita, Hortezuela de Océn, Sotodosos kaj Abánades.

Historio redakti

 
Bronzaĵo de Luzaga.

Luzaga estas identigita de kelkaj aŭtoroj kun la antaŭromia urbo Lutia,[2][3] La traduko de la Bronzaĵo de Luzaga, nome gastiga interkonsento de keltiberoj aktuale perdita, sed kies foto konserviĝas en la Reĝa Akademio de Historio, en Madrido, faris ke kelkaj historiistoj rilatigu Lutia kun Luzaga.[4] Tiu fakto estas apogita de la malkovro de keltibera nekropolo kun tomboj de diversaj periodoj.

Krom restoj de keltiberoj kaj romianoj de la malfruimperia kuŝejo de Los Palacios, troviĝas sur meandro de la rivero Tajuña la restaĵoj de la kastelo de Albalate de Tajuña, konata kiel la "torreón de Albalate".

Ĝi apartenis dum jarcentoj al la duklando de Medinaceli, kio okazigis, inter aliaj konfliktoj, la kverelo pro posedo de la pinaro, kiu finis fine de la 20-a jarcento pere de la aĉeto de tiu al la lasta posedanto fare de la regiona registaro Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha, kaj la sekva donaco al la municipo.

Estas facile videblaj ankaŭ la restoj de tranĉeoj, mitraletejoj kaj aliaj militkonstruaĵoj de la Enlanda Milito, en la zono de la municipo kiu limas kun Sotodosos kaj Abánades.

Post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 69, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Luzaga, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Luzaga kie oni falis al la nunaj 69.

Ekonomio redakti

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción (Ĉieliro)
  • Ermitejo de Albalate.
  • Torreón (turego) de Albalate.
  • Roniaj ruinoj en la kuŝejo de Los Palacios.
  • Keltiberaj ruinoj en Castro del Castejón.
  • Restaĵoj de la Enlanda Milito.

Notoj redakti

  1. Ranz Yubero kaj López de los Mozos, 2006-2007, p. 346.
  2. Aliaj aŭtoroj ligigis ĝin ankaŭ kun Luzón, Cantalucía, Lubia aŭ kun setlejo ĉe Villar del Río.​
  3. Ramírez Sánchez, 1997-1998, p. 74.
  4. Ramírez Sánchez, 1997-1998, p. 74.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti