Luzerno

plurjara herbo

Luzerno (Medicago sativa) estas plurjara herbo, apartenanta al la genro medikago, al la familio fabacoj (Fabaceae). Ĝi bone toleras sekecon, varmon kaj froston, ĝi havas elstaran produktemon. Ĝi estas bonkvalita paŝteja herbo kaj plibonigas la produktemon de la grundo. Oni uzas ĝin larĝ-skale por paŝtado, seka furaĝo (fojno) kaj kiel insilaĵon.

Luzerno altas 30–90 cm, la ŝosoj kreskas el la burĝonoj de la rizomo. Ĝi havas triopan folion kiel ĉe trifolio. Ĉe la supra parto de la tigo evoluas akselaj infloreskoj el floretoj. La frukto estas tordita, eta guŝo kun 2–8 grajnoj. Luzerno ŝatas la sunlumajn lokojn kaj moderan klimaton.

La ĉefa radiko de luzerno povas penetri en lozan grundon eĉ ĝis 15 m (tio klarigas la sekotoleron). La radiko de dumonataj junluzernoj penetras je 90 cm, tiu de 5-monataj je 180 cm.

Ĉar ĝi rapide sin regeneras kaj reproduktas, oni povas ĝin falĉi multfoje dum la jaro (en bonaj kondiĉoj eĉ 10-13-foje). Verda luzerno estas tre altvalora kaj bongusta, ĝi entenas proteinojn je 16% kaj mineralajn materialojn je 8% kaj estas riĉa je vitaminoj A-, E-, D-, kaj K.

La ĝermoj estas manĝataj en salatoj k.t.p.

La ĝermoj de luzerno

damaĝantoj redakti

Sur humida kaj akvumata tereno ĝi ne restas pli ol 3 jarojn pro bakteria velkiĝo, kaŭzita de Phytomonas insidiosum.