Mária Antónia Koháry

hungara nobelino

Grafino Mária Antónia KOHÁRY [koha:ri], hungare plennome Koháry Mária Antónia Gabriella (naskiĝis la 2-an de julio 1797 en Buda, Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, mortis la 25-an de septembro 1862 en Vieno)[1] estis hungara princino. Ŝiaj nobelaj nom-aldonoj de devenloko estis csábrági kaj szitnyai [ĉa:bra:gi, sitnjai]. Ŝia patro estis Ferenc József Koháry, ŝia plej konata filo estis reĝo Fernando la 2-a de Portugalio.

Mária Antónia Koháry
Mária Antónia Koháry
Mária Antónia Koháry
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de julio 1797(nun 1797-07-02)
en Hungario Buda, Hungara reĝlando, Habsburga Imperio
Morto la 25-an de septembro 1862
en Aŭstrio Vieno, Habsburga Imperio
Tombo Coburg vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio familio Koháry • dinastio Saksio-Koburgo-Koháry vd
Patro Ferenc József Koháry vd
Patrino Maria Antonia of Waldstein-Wartenberg vd
Edz(in)o Ferdinand Georg August von Sachsen-Coburg-Saalfeld-Koháry vd
Infanoj Fernando la 2-a de Portugalio • Aŭgusto de Saksio-Koburgo-Gotao • Victoria de Saksio-Koburgo-Koháry • Leopoldo de Saksio-Koburgo-Gotao vd
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Mária Antónia Koháry en la 1820-aj jaroj

Mária Antónia Koháry estis edukita en kortego de Habsburgoj. Ŝi origine estis grafino, sed en 1815 ŝi estis altrangigita al princino. Ŝi edziniĝis en la sekva jaro en Vieno, poste ŝi naskis 4 gefilojn inter 1816-1824. Ŝi estis la heredantino de la familio Koháry kaj unu el la tri plej grandaj terposedantoj en Hungara reĝlando. Laŭ dubaj informoj ŝi estis la unua hungara komponistino.

Mária Antónia Koháry fariĝis la prapatrino de la katolika branĉo (komence nomata Saksio-Koburgo-Koháry) de la dinastio Saksio-Koburgo-Gotao kaj per tio de ĉiuj postaj reĝoj de Portugalio kaj Bulgario.

Fontoj redakti

Referencoj redakti