Mária Toldy
Mária Toldy [toldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toldy Mária estis hungara ŝlagrokantisto, muziklerneja instruisto. Ŝia unua edzo estis András Bágya, la dua Miklós Malek (pli aĝa), ŝia filo estis Miklós Malek (pli juna), ŝia filino Andrea Malek.
Mária Toldy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1938 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | András Bágya Miklós Malek (pli aĝa) |
Infanoj | Miklós Malek (pli juna) ( Miklós Malek (pli aĝa)) Andrea Malek ( Miklós Malek (pli aĝa)) |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Mária Toldy[1] naskiĝis la 3-an de majo 1938 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMária Toldy studis kantadon en studio de Hungara Radio. Ŝia instruisto estis Tamás P. Balassa. Ŝi debutis en festivalo de Lejpcigo, poste ŝi populariĝis en Hungario. Baldaŭ ŝi kantadis eĉ en Britio kaj Okcidenta Germanio. En 1971 ŝi forlasis la kantadon kaj ekinstruis en muziklernejo. En 1990 ŝi ekinstruis en lernejo por muzikalkantistoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1966-2016 (komence festivalajn, poste ŝtatajn premiojn). Ŝi naskis dufoje en la dua geedziĝo.
Elektitaj ŝlagroj
redakti- Barna bőrű hableány
- Húszéves vagyok
- Békaszerenád
- Bumcsili
- Egy, velem ugye könnyen megy
- Például te
- Viaszbaba
- Más ez a szerelem (1966)
- Rövid az élet (1967)
Ŝiaj televiziaj fimaj roloj
redakti- Tánckongresszus (1966)
- Irány Mexikó (1968)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun fotoj kaj videoj Arkivigite je 2019-09-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-09-21 per la retarkivo Wayback Machine