Mário Figueira Fernandes

brazila futbalisto

Mário Figueira Fernandes - cirile transliterigite Марио Фигейра Фернандес - estas brazila futbalisto kiu ekde 2016 havas ankaŭ ŝtatanecon de Rusio. Li naskiĝis la  19-an de septembro 1990(nun 1990-09-19) en São Caetano do Sul, do nun estas 33-jara.

Mário Figueira Fernandes
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1990 (1990-09-19) (33-jaraĝa)
en São Caetano do Sul
Lingvoj rusa
Ŝtataneco BraziloRusio
Familio
Frat(in)o Jonatas Figueira Fernandes
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ekde 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo - antaŭe li de 2009 ĝis 2012 estis profesia futbalisto de la klubo Grêmio. Krome Mário Figueira Fernandes ekde la jaro 2014 estis membro de la vira brazila nacia teamo de futbalo kaj ekde 2017 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "2".