Ĝermolisto de brazilaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Mário Ritter Nunes)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Ceci Abreu redakti

Ceci ABREU estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en la komenco de 20-a jarcento.

Carlos Amoroso redakti

Carlos AMOROSO estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Aristóteles Juvenal de Faria Alvim redakti

Aristóteles Juvenal de FARIA ALVIM estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Sebastião Albuquerque redakti

Sebastião ALBUQUERQUE /sebasti'ãŭ ałbu'keRkj/ estis brazila esperantisto. Li estis unua homo kiu instruis Esperanton en Recifo ekde 1932. Sebastião Albuquerque okupis katedron de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato de Recifo.

Misael Alves Mendes redakti

Misael ALVES MENDES estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

João Andrade redakti

João ANDRADE (naskiĝis en 1906, mortis la 9-an de januaro 1987 en Volta Redonda, Brazilo) estis brazila esperantisto. En Volta Redonda dum pli ol 30 jaroj li mastris okulkuracan entreprenon "Ótica Esperanto" kaj prizorgis lokan radio-programon pri la Esperanto-movado.

Arnaldo Alencar Araripe redakti

Arnaldo Alencar ARARIPE estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel prezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Artemísia V. de Araújo redakti

Artemísia V. de ARAÚJO estas brazila esperantisto el Alagoas. Ŝi estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Neuse Araújo redakti

Neuse ARAÚJO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Odilon Araújo redakti

Odilon Araújo elstara esperantisto, fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuko.

Oswaldo Arruda Stein redakti

Oswaldo ARRUDA STEIN (naskiĝis en 1908, mortis en julio 1980 en San-Paŭlo) estis fondinto de Esperanto-societo en Cravinhos, Brazilo. Li aktivis pri Esperanto dum pli ol kvindek jaroj. Li estis prezidanto de Ribeirão Preto Esperanto Clube.

Omaĝe, la urba publika biblioteko de Cravinhos havas lian nomon.

Sebastião Augusto redakti

Sebastião AUGUSTO estis brazila esperantisto de Manaus. En 1945 li estis ano de komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Alfredo Azevedo redakti

Alfredo AZEVEDO estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

B redakti

Alzira Gomes dos Anjos Baptista redakti

Alzira Gomes dos Anjos Baptista (mortis 7-an de Januaro 2005) estis brazila esperantistino. Ŝi naskiĝis en la malgranda urbo Sacramento, ŝi estis ankoraŭ eta knabino kiam la familio translokiĝis al urbo Franca. En 1968 ŝi edziniĝis al José Roberto Baptista. De S-ro Langerton Neves da Cunha,ŝi eklernis homeopation kaj fitoterapion. Dum multaj jaroj ŝi laboris por Esperanto, ŝi esperantigis kaj plenkreskulojn kaj infanojn.

José de Barros Moreira redakti

José de BARROS MOREIRA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kasisto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

José Bastos Campos redakti

José BASTOS CAMPOS (naskiĝis en 1933, mortis en majo 1998) estis delegito pri turisma informado en Fortaleza (Brazilo).

Heitor Beltrão redakti

Heitor BELTRÃO reprezentis Bahion en la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto, 1923, okazinta en la tiama Federacia Distrikto.

L. Braga redakti

L. Braga, muzikisto, estis brazila esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.


Verko:

  • Grabowski. Trovita, romanco, laŭ originala teksto de Goethe. Muziko de F. Braga. Eld. Presa Societo, Parizo, 1910?
 
 Estas superflue laŭdi la talentplenan esperantistan poeton, S-ron Antoni Grabowski, kies verkoj ĉiuj samideanoj konas. S-ro Braga verkis sur la ĉarma poeziaĵo muzikon kiu atestas pri nepra talento, sed kiun iuj eble dezirus pli simpla. 
— Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Marcelo Luiz Brasil redakti

Marcelo Luiz BRASIL estas brazila esperantisto ekde 1986, konata ankaŭ kiel "marceleto" en la sociaj retoj. Diplomiĝis pri la Portugala Lingvo en UFPR (Federacia Universitato de Paranao); dum la jaraj fakultatoj pri Lingvoj, verkis broŝuron pri Esperanto kaj disvastigis inter la studentoj.En 1997, dum la 33-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO, en Kuritibo, prelegis pri Radio-Aŭskultado de Esperanto, partoprenis de AERA-amikaro pri Radio-Aŭskultado. De 1990 ĝis 1995 ordigis la Bibliotekon de PEA - Paranaa Esperanto-Asocio. En 2018, dum la 53-a KONGRESO DE ESPERANTO, en Kuritibo, ordigis la Meson en Esperanto antaŭ la malfermo de la Kongreso. Nuntempe partoprenas de la Estraro de PEA - Paranaa Esperanto-Asocio.

C redakti

Elisa Rosa Camillo redakti

Elisa Rosa Camillo naskiĝis en 1941 en la urbo São José do Rio Pardo. Emerita instruistino, diplomiĝinta pri Beletro en USP, ekinteresiĝis pri Esperanto en 2006 kaj en la sama jaro aliĝis al EASP, kie ŝi ĉeestis plurajn kulturajn kunvenojn. Ŝi forpasis komence de septembro 2016.

Moacir Caminha redakti

Moacir CAMINHA estis pioniro de Esperanto en Fortaleza en komenco de 20-a jarcento.

Benjamim Camosato redakti

Benjamim CAMOSATO estis brazila esperantisto el Rio Grande do Sul. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Aquiles Lando Carmo redakti

Aquiles LANDO CARMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

José Lins de Carvalho redakti

José LINS de CARVALHO estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Newton Ceratti redakti

Newton CERATTI estis brazila industriisto kaj esperantisto. Filo de Giovanni Ceratti. Li fariĝis membro de San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1946, estis ĝia vicprezidanto en 1950. Kabeis en 1957.

Lurdinha Cordeiro redakti

Lurdinha CORDEIRO (pseŭdonimo) estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Afonso Costa redakti

Afonso COSTA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Allan Kardec Afonso Costa redakti

Allan Kardec Afonso COSTA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Deraldo Costa redakti

Deraldo COSTA, kolonelo, estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

José Felipe de Azeredo Coutinho redakti

José Felipe de AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. Ekde lia alveno en Bel-Horizonto en 1910, li energie kaj en la komenca fazo preskaŭ sole disvastigis Esperanton en la urbo. Li propagandis unue inter la klasoj de la latina lingvo, muziko kaj itala lingvo, kiujn li subtenis ĉe la privata kolegio Azeredo. Post kiam en 1907, do antaŭ lia alveno, en la urbo jam tre mallongan tempon floris unua esperantista klubo en la urbo, sekve de lia konstanta preparo oni la 17-an de julio 1927 fondis duan esperantistan klubon en Bel-Horizonto, kiu prenis la nomon Montara Esperanto-Klubo.

Luís Azeredo Coutinho redakti

Luís AZEREDO COUTINHO estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel vicprezidanto estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

José Cruz redakti

José CRUZ estis brazila esperantisto el Sergipe. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Verkaĵo: Aspectos Estatísticos do Ensino Primário Sergipano – 1943-1945, José Cruz, Aracaju: Imprensa Oficial, 1947

Carlos Cunha redakti

Carlos CUNHA, brazila esperantisto, en Alagoinhas, Bahia, fondis esperanto-grupon 1913.

Moacir da Silva Cunha redakti

Moacir da SILVA CUNHA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

D redakti

Ernesto Dinis redakti

Ernesto DINIS estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

E redakti

Paulo Izaías Ereno redakti

Paulo Izaías ERENO (naskiĝis en 1949, mortis la 1-an de junio 2005) estis aktivulo de Esperanto-movado, i.a. en la brazila ŝtato Rio grande de Sul.

En 1973-74 li laboris kiel grafikisto en la Centra Oficejo de UEA.

F redakti

Francisco Falcão redakti

Francisco de ASSIS do REGO FALCÃO estis brazila esperantisto. Li movadis unue en Cearao kaj poste en Pará. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Giovanni P. Faraco redakti

Giovanni P. FARACO estis brazila esperantisto el Santa Catarina. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Keller Farina redakti

Keller FARINA estis brazila esperantisto el Cuiabá. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Heitor V. Costa Faria redakti

Heitor V. COSTA FARIA estis brazila esperantisto. Alvenis Campo Grande ĉirkaŭ 1940 kaj tuj starigis Esperanto-kurson ĉe la spiritisma centro “Discípulos de Jesus”. Heitor estis translokita al alia subŝtato kaj la kurso malaperis. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Onésimo Costa e Faria redakti

Onésimo COSTA e FARIA estis brazila esperantisto, frato de Heitor V. Costa Faria. Li agadis en Campo Grande post 1945, estis unu el la fondantoj de Lernejo Zamenhof kaj ĝia unua direktoro, ankaŭ post kiam la lernejo en 1949 fariĝis ŝtata.

José Carlos Farias redakti

José Carlos FARIAS estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li en 1910 kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo.

Alvaro Fausto de Souza redakti

Alvaro FAUSTO DE SOUZA (naskiĝis en 1929, mortis la 3-an de aŭgusto 1988 en Rio-de-Janejro, Brazilo, kie li estis UEA-fakdelegito pri geriatrio kaj medicino.

Engrácia Ferreira redakti

Engrácia FERREIRA mortis en la 21-a de aprilo de 1931. Ŝi estis unu el pioniroj de la brajlo en Brazilo, kiun ŝi uzis por divastigi spiritismon inter blinduloj. Ŝi lernis Esperanton en Fortaleza en 1911.

Eurico Figuera redakti

Eurico FIGUEIRA (naskiĝis en 1933 kaj mortis en 2003) estis Delegito de UEA, mortis la 30-an de marto en Taubaté, Brazilo.

G redakti

Fernando Galvão Marinho redakti

Fernando GALVÃO MARINHO, kolonelo. Brazila esperantisto. Prezidanto de BEL en 1981.

Giuseppe Grattapaglia redakti

Giuseppe GRATTAPAGLIA estas italdevena brazila esperantisto, edzo de la germandevena brazila esperantistino Ursula Grattapaglia kaj administranto de la fondaĵo Bona Espero en Brazilo. Li estas aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Clarindo Diniz Gonçalves redakti

Clarindo DINIZ GONÇALVES estis brazila esperantisto. Lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Sinésio Gotschalk redakti

Sinésio GOTSCHALK estas brazila esperantisto de la frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

H redakti

Kleber Halfeld redakti

Kleber HALFELD estas brazila esperantisto. Li interalie gvidis kurson en la urbo Além Paraíba en 1962.

L redakti

José Laercio redakti

José LAERCIO estas brazila esperantisto de Recife. En 1952li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Fernando Laroca redakti

Fernando LAROCA estis brazila esperantisto de Recife. En 1952 li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Thomas R. Leite redakti

Thomas R. Leite estis esperantisto en Brazilo en la komenco de 20-a jarcento.


Verko

  • Vortaro Esperanto-Portugala. Eld. Francisco Alves & Cia, Rio de Janeiro, 1910?. (10 X 15), 176 paĝoj.
 
 En la antaŭparolo de tiu ĉi verko, la aŭtoro diras ke ĝi nur estas preparita por lia persona uzado, kaj ke li publikigis ĝin laŭ la deziro de kelkaj samideanoj kaj precipe de S-ro Keating, kiu ĝin revidis kaj korektis. La deziro de la aŭtoro estas ke la libro estu utila al la esperantaj lernantoj : ĝi estas ankaŭ tiu de la sukskribinto. 
— Belga Esperantisto n025 (nov 1910)

Joel Linhares redakti

Joel LINHARES estis Esperanto-pioniro en Cearao komence de la 20-a jarcento. Li estis aŭtoro de la unua soneto originale verkita en Esperanto: "Al Nova Vivo". Movade li aktivis kiel redaktoro de Brazila Vivo, la dua esperanta periodaĵo de Brazilo.

Alonso Bezerra Lima redakti

Alonso Bezerra Lima (1953–2014) estis brazila esperantisto, estrarano de EASP.

Waldir Lisboa Rocha redakti

Waldir LISBOA ROCHA, dentokuracisto, naskiĝis en 1931 kaj mortis en 2000. Li membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1958 kaj fariĝis elstara kursgvidanto. Li iĝis "merita membro" de tiu asocio en 1981. UEA-delegito pri odontologio en San-Paŭlo (Brazilo). Lia nekrologo aperis en la revuo Esperanto.

Paulo Cesar Marques Lopes redakti

Paulo César MARQUES LOPES estas brazila esperantisto en Além Paraíba ĉirkaŭ 1960.

Itacir Luchtemberg redakti

Itacir LUCHTEMBERG estas brazila juristo kaj esperantisto en Kuritibo, la ĉefurbo de la subŝtato Paranao. Li laboras en la regiona labora juĝejo de la urbo. De 1962 kaj 1998 li estis la prezidanto de la regiona Paranaa Esperanto-Asocio, en tiu periodo interalie en 1986 en Kuritibo okazis la 22-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti

M redakti

Jaddo COUTO MACIEL redakti

Jaddo COUTO MACIEL estis brazila esperantisto el Bahia. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jovelina Maia Rodrigues redakti

Jovelina MAIA RODRIGUES (mortis la 27-an de septembro de 1991 en Brazilo) estis instruistino de Esperanto ĉe Brazila Spiritisma Federacio. Unu el la fondinto de Societo Lorenz, ŝi organizis la unua infankongreseton en la Brazila Kongreso de Esperanto en 1987 en Rio de Janeiro.

Francisca Martos redakti

Francisca MARTOS (naskiĝis la 5-an de septembro 1939) estas membro de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo ekde 1965 kaj konstante partoprenas la programojn. Ŝi efikas gvidas kursojn kaj partoprenas en la estraro de tiu asocio en 1982-1987 kaj 1990-1996 ankaŭ kiel vicprezidanto.

Hernani Mota Mendes redakti

Hernani MOTA MENDES [mendiŝ] (mortis la 15-an de septembro 1944)[1] estis brazila doktoriĝinta inĝeniero kaj esperantisto. Li estis kunfondinto de la „Grupo Verda Stelo“ en Rio-de-Ĵanejro. Plurajn jarojn li estis ĝenerala sekretario de Brazila Ligo Esperantista, gvidis plurajn kursojn kaj faris paroladojn pri Esperanto.

Francisco da Conceição Meneses redakti

Francisco da CONCEIÇÃO MENESES estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahio, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Agenor de Miranda redakti

Agenor de MIRANDA, inĝeniero, ĉefo de la 9-a telegrafia distrikto de Brazilo, estis estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia. Li estis oficiala reprezentanto de la brazila registaro en la 7-a UK de 1911.

José Pedro Miranda redakti

José Pedro MIRANDA estas brazila esperantisto en la urbo Ribeirão Preto de San-Paŭlio. En 1967, li iĝis la unua delegito de UEA en la urbo.

Francisco de Sales Montelo redakti

Francisco de SALES MONTELO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

N redakti

Manoel Nery redakti

Manoel NERY (1913-1997), danke al kies kursoj centoj da homoj eklernis Esperanton en João Pessoa (Brazilo), forpasis la 1-an de septembro.

Jorge das Neves redakti

Jorge das NEVES estas brazila esperantisto kiu agadas ĉefe en Rio de Janeiro. Jam estis ĉefdelegito de UEA en Brazilo.

Jorge das Neves Milhomens redakti

Alberto DAS NEVES MILHOMENS (naskiĝis en 1915, mortis la 21-an de marto 1989) estis tre aktiva brazila esperantisto kaj UEA-delegito en Belém, Brazilo.

Lígia Agrícola Nogueira redakti

Lígia Agrícola NOGUEIRA estis brazila esperantistino. En 1949 ŝi kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Mário Ritter Nunes redakti

Mário RITTER NUNES estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

O redakti

Élio Lopes de Oliveira redakti

Élio LOPES de OLIVEIRA estas brazila esperantisto, pioniro en Além Paraíba, propagandis tie post 1958. En 1995 estis unu el la kun-fondintoj de la Esperanto Klubo de Além Paraíba.

João de Oliveira Gama redakti

João de OLIVEIRA GAMA (naskiĝis en 1909, mortis la 12-an de aprilo 1987 en Juiz de Fora, Brazilo) estis UEA-fakdelegito pri turismo.

Gildásio de Oliveira redakti

Gildásio de OLIVEIRA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Lauro Jorge de Oliveira redakti

Lauro Jorge de Oliveira estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

P redakti

Manuel Paiva Araujo redakti

Manuel PAIVA ARAUJO - prononco [manu'eł pajvara'uĵŭ] - estis kasisto de la unua estraro de Brazila Ligo Esperantista en 1907.

José Passini redakti

José PASSINI estis prezidanto (elektita en julio 2007) de la Brazila Esperanto-Ligo ĝis julio 2009. En 1962 li gvidis Esperanto-kurson en Além Paraíba. Li verkis la libron Bilingüismo: utopia ou antibabel (pri la eblo de ĝenerala dulingveco).

Carlos Torres Pastorino redakti

Carlos TORRES PASTORINO estIs brazila esperantisto, radialisto, spiritisto kaj popola verkisto. Li agadis en Rio de Janeiro kaj Braziljo. Li verkis Minutos de sabedoria kaj Sabedoria do Evangelho.

Octavio Vianna Peixoto redakti

Octavio VIANNA PEIXOTO, (mortis 80-jara la 7-an de majo 1972) estis multjara membro kaj delegito en Niterói (Brazilo). Krom gvidi kursojn, li multfoje parolis per radio por disvastigo de la Internacia Lingvo. Li estis unua sekretario de 15-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1957.

Horácio Pereira dos Santos redakti

Horácio PEREIRA dos SANTOS (o'rasjo pe'rejra dŭs'santŭs) estis vicprezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo de 1964 ĝis 1967, kabeis en 1968. Li estis fondinto kaj estrarano de União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo (USE) ekde 1947.

Artur Lourenço de Araújo Primo redakti

Artur LOURENÇO de ARAÚJO PRIMO estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Wendel Teles Pontes redakti

Wendel Teles PONTES (naskiĝis la 13-an de novembro 1979) estas brazila esperantisto, el Olinda, Pernambuko. Estas profesoro de Zoologio ĉe UFPE (Federacia Universitato de Pernambuko), entomologo (insektologo) kaj amatora parapsikologo. Lernis esperanton je la juneco, kaj aktivas en la ŝtata movado. Estas estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio kaj delegito de UEA pri Zoologio kaj Biologio. Estas membro de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), de UEA kaj Brazila Esperanto-Ligo. Foje kontribuas al Scienca Revuo per sciencaj artikoloj.

R redakti

Hidelberto Valente Ramos redakti

Hidelberto VALENTE RAMOS estis brazila esperantisto. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Pedro Real redakti

Pedro REAL estis brazila esperantisto. Lerninte Esperanton en 1952, depost 1953 li gvidis multajn Esperanto-kurson en União da Vitória en subŝtato Paranao.[2]

Norma Reis redakti

Norma REIS (1888-1984) estis brazila esperantistino. Ŝi lernis Esperanton de Alcebíades Paes kaj estis unu el la kunfondintoj de Esperanto-Klubo de Sergipe en 1907.

Aderaldo Rocha redakti

Aderaldo ROCHA, advokato, naskiĝis en 1922, mortis la 17-an de decembro 1999 en Itabuna (Bahio, estis dumviva membro de UEA, UEA-delegito pri lingvistiko kaj parapsikologio, konata en sia regiono pro prelegoj pri kaj kursoj de Esperanto. Krom advokato, li estis instruisto en "Ginásio Firmino Alves" en Itabuno.

Geraldo Rodrigues Soeira redakti

Geraldo RODRIGUES SOEIRA estis entuziasma junulo, kiu agadis en 1972 ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, iĝis sekretario de tiu asocio, organizis ĝian bibliotekon en 1974 kaj kabeis.

S redakti

Jorge Firmino de Sant'Anna redakti

Jorge Firmino de SANT'ANNA, kapitano de la militista polico, estis brazila esperantisto el Juiz de Fora. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jerônimo dos Santos redakti

Jerônimo dos SANTOS estis brazila esperantisto el Mossoró. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Manuel Cândido de Sena redakti

Manuel Cândido de SENA estis brazila esperantisto. Li estis pioniro en Ceará, en vilaĝo São José en komenco de 20-a jarcento.

Maria Ribeiro Serra redakti

Maria RIBEIRO SERRA estis brazila esperantisto. Ŝi agadis en Campo Grande precipe en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Post Onézimo Costa e Faria ŝi estis la dua direktoro de la loka Lernejo Zamenhof.

Arsênio Moreira da Silva redakti

Arsênio MOREIRA da SILVA estis brazila esperantisto en Bahio. La 12-an de Oktobro 1922, li, kune kun grupo de publikaj funkciuloj, fondis “Bahian Esperantan Societon”.

Camélia Gomes da Silva redakti

Camélia GOMES da SILVA, brazila esperantisto, estis unu el la fondantoj de Bona Espero en 1957.

José Maurício da Silva redakti

José Maurício da SILVA estis brazila esperantisto. En 1949 li kiel kongresa sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Venancio Silva redakti

Venancio SILVA, brazilano, doktoro, kuracisto. Honora vicprezidanto de Brazila Ligo Esperantista. Bona oratoro. Tradukis al EsperantoParizino“ kaj „Manfredo“ de Byron.

Calinício Silveira redakti

Calinicio SILVEIRA estas brazila esperantisto de Recife. En 1952 li estis membro de la organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Manoel Moacir Sisccati redakti

Manoel Moacir Sisccati [1945 - 2010] estis brazila esperantisto. Emerita instruisto pri lingvoj, li delegito ekde 1991 de Universala Esperanto-Asocio por Ribeirão Preto kie li movadis.

Targino Soares redakti

Targino SOARES estis brazila esperantisto el Paraíba. En 1945 li estis ano de la organiza komitato de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Jaime Martins de Souza redakti

Jaime MARTINS de SOUZA estas brazila esperantisto de frua 20-a jarcento en Bahia, kie li li kunfondis la societon Bahia Esperanto-grupo en 1910.

Elisabeth Suassuna redakti

Elisabeth SUASSUNA estas brazila esperantisto en la urbo Ribeirão Preto de San-Paŭlio, kie ŝi jam ekde 1963 regule faris Esperanto-kursojn, komence en la lernejo Ginásio Apóstolo Paulo.

T redakti

Dilermando Teixeira redakti

Dilermando Teixeira (1917-2004) fariĝis esperantisto en la fino de la kvardekaj jaroj. Dum multaj jaroj li laboris en la esperanto-movado. Mortis la 1-an de Novembro 2004 en la urbo Belo Horizonte, kie li loĝis.

V redakti

Wilson Veado redakti

Wilson VEADO estis brazila esperantisto de Bel-Horizonto. Li estis la unua minasa esperantisto kiu disvastigis Esperanton per radistacio. Studento, advokato, juĝisto, Wilson Veado neniam forlasis Esperanton. Per la apogo de d-ro Couto Fernandes, la 6-an de marto 1938, per la mikrofono de “PRC-7 Sociedade Rádio Mineira de Belo Horizonte”, li komencis, dimanĉe, dekkvinminutan, unufoje semajnan programon, cele al propagando pri ĉio, kio rilatas al Esperanto. En 1949 li kiel ĝenerala sekretario estis membro de la organiza komisiono de la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto en Bel-Horizonto.

Gilberto Aquino da Silva Velho redakti

Gilberto Aquino da Silva Velho naskiĝis 1911, mortis 2007. Li estis eldonisto de dulingva bulteno Esperanto Notícias ekde 1986.

Arthur Velloso redakti

Arthur Velloso estis brazila esperantisto de Recife kaj la ĉefa fondanto de Bona Espero en 1957. En 1952 li partoprenis en la organiza komitato de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto. Li estas entombigita en Bona Espero.

Alberto Vieira redakti

Alberto Álvares F. VIEIRA estis brazila esperantisto en frua 20-a jarcento. Li estis redaktoro de Brazila Revuo Esperantista, unua Esperanta revuo en Brazilo.

Walkiria Vernacci Lara Rubio redakti

Walkiria VERNACCI LARA RUBIO membriĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en 1960. Estis ĝia 2-a sekretario en 1992 kaj iĝis efika respondeculino pri la artaj aranĝoj en 29-a Brazila Kongreso de Esperanto.

W redakti

Francisco Wechsler redakti

Francisco Stefano WECHSLER estas brazila esperantisto, kiu en 1965 estis kunfondanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Profesia biologo, li estas profesoro pri veterinara medicino en la Universitato de San-Paŭlio en Botucatu.

Z redakti

Marcos Zlóv Zlotovich redakti

Marcos ZLÓV ZLOTOVICH estas brazila esperantisto (1961-) kaj socia sciencisto. Li, interalie, gvidis kursojn de esperanto al miloj da gelernantoj en San-Paŭlo. Aktivulo de EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo).

Notoj redakti