Márta Chiovini
Informoj de la informkesto estas eraraj!
Márta Chiovini | |
---|---|
![]() Márta Chiovini | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1928 (91-jara) en Szolnok |
Familio | |
Patro | Ferenc Chiovini |
Edz(in)o | Ernő Kenéz |
Profesio | |
Profesio | violonisto • koncertmajstro |
Márta Chiovini, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Chiovini Márta estas hungara violonisto, koncertmajstro, instruisto. Ŝia patro estis Ferenc Chiovini, ŝia dua edzo estis Ernő Kenéz.
Pri naskiĝo de Márta Chiovini mankas informoj, post ŝia morto la koncernaj datenoj estas enskribendaj.
BiografioRedakti
Márta Chiovini akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt dum la 2-a mondmilito. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn. En 1957 ŝi ricevis statuson en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi edziniĝis al Ernő Kenéz, sed post 3 jaroj ŝi eksedziniĝis. En la malfruaj 1960-aj jaroj ŝi estis altrangigita al koncertmajstro. Ŝi partoprenis ankaŭ en eksterlandaj turneoj de orkestro de la Operejo, krome ŝi violonadis en kvarteto, eĉ ŝi gvidis ankaŭ virinan orkestron. En 1994 ŝi pensiuliĝis, sed ŝi instruis private disĉiplojn. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1975-1986.
Ŝiaj publikaĵojRedakti
- Nagy Idők Tanúja Voltam (2006)
- Visszaemlékezés Berényi Ferencre (2007)
- Chiovini Ferenc (2008)
- Chiovini Márta visszaemlékezései (kvazaŭ memuaro)