Márta Szentgyörgyi
Márta Szentgyörgyi [sentdjordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentgyörgyi Márta estis hungara aktoro, operetkantisto. Ŝia origina familia nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Sturm Márta, ŝia pli aĝa fratino estis Lenke Szentgyörgyi.
Márta Szentgyörgyi | |
---|---|
![]() Márta Szentgyörgyi ĉirkaŭ 1910 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Sturm Márta |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1888 en Zalaegerszeg |
Morto | 16-an de septembro 1918 (29-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Lenke Szentgyörgyi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Márta Szentgyörgyi[1][2] naskiĝis la 29-an de oktobro 1888 en Zalaegerszeg, ŝi mortis la 16-an de septembro 1918 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Pri lernojaroj de Márta Szentgyörgyi mankas informoj. Ŝi debutis kiel aktoro en Népszínház en 1907. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Pozono (1910), Nagyvárad (1911–1914), Hungara Teatro en Kassa ĉe Ödön Faragó (1915–1916), Gaja (1916–1917), Teatro Belvárosi (1918). Ŝi ofte estis videbla en mutaj filmoj. Ŝia kariero frue finiĝis pro la tutmonda epidemio gripo en 1918.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Olga
- Johann Strauß (filo): La Vesperto - Ida
- Dezső Szomory: Györgyike - titolrolo
- Ferenc Herczeg: Gyurkovics leányok - Mici
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Az apacs álma (skeĉo, 1914) - damo
- A gyanú (1917) - Irén
- Páris királya (1918) - nevino de Jean