Martin Chladni

(Alidirektita el Márton Chladni)

Martin CHLADNI estis el Slovakio (Hungara reĝlando) devena (lia nacieco estas nekonata, laŭ rusa Vikipedio germano) luterana pastro, altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Chladen, Chladenius kaj Chladenio.

Martin Chladni
Martin Chladni
Martin Chladni
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de oktobro 1669(nun 1669-10-25)
en Hungario Kremnitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 12-an de septembro 1725
en Svedio Wittenberg (Svedio, nun en Germanio)
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Martin Chladni[1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1669 en Kremnitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 12-an de septembro 1725 en Wittenberg (Svedio, nun en Germanio).

Biografio redakti

Ĉar lia patro estis luterano, la familio devis forlasi Hungarion en 1673 pro la religiaj persekutadoj kaj ili translokiĝis al Görlitz. Post la necesaj lernejoj en diversaj lokoj Martin Chladni studis en universitato de Wittenberg ekde 1688, poste li iris al Dresdeno. En 1691 li akiris magistron pri filozofio, poste li instruis en privata lernejo. En 1695 li pastriĝis kaj en 1704 li iĝis superintendanto en Wittenberg. En 1710 li ekinstruis teologion en la menciita universitato. En 1719 li atingis la eklezian rangon preposto. En la universitato li estis dekano, en la lernojaro 1720 rektoro. Kiel teologo, li pledis pri la pureco de luteranismo, sed samtempe agnoskis la eblecon de alianco kun la evangeliistoj. Li havis edzinon ekde 1699, kiu naskis 11 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Dissertatiode fide ac ritibus ecclesiae Graeciae hodiernae... (1693)
  • Dissertatio de ecclesiis Colchicis eorumque statu, doctrinae ritibus (1702)
  • Dissertatio de conciliatione Mosis et Stephani circa Abrahamum (1710)
  • Disputatio de visionibus Hildegardis (1716)
  • Institutiones theologiae exegeticae Vittebergae (1724)
  • Institutiones homiletice (1724, 1732)

Fontoj redakti

Referencoj redakti