Márton Domokos [domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domokos Márton estis hungara advokato, notario, urbestro. Lia nobela antaŭnomo estis zalakapolcsi [zalakapolĉi], lia filo estis Lajos Domokos (urbestro).

Márton Domokos
Márton Domokos
Márton Domokos
Persona informo
Naskiĝo 1697
en Tótvázsony (Hungario)
Morto 3-an de aprilo 1764 (1764-04-03)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Domokos
Infano Lajos Domokos (urbestro)
Okupo
Okupo juristo • loka politikisto
vdr

Márton Domokos[1] naskiĝis en 1697 en Tótvázsony, li mortis la 3-an de aprilo 1764 en Debrecen.

Biografio redakti

Márton Domokos komence lernis en kolegio de Debrecen, poste li studis en Halle, poste en Jena (1719). Hejmenveninta li estis advokato en Pest (urbo). Inter 1725 kaj 1735 li estis notario en Debrecen, poste ĝismorte urbestro. Li estis ankaŭ zorganto de la kalvinana eklezio en Debrecen kaj ofte li strebis por interesoj de la kolegio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Logica (manuskripto, 1715)
  • A keresztyének között ez idő szerint uralkodó romlottságnak kútfejeiről való elmélkedés (tradukaĵo, 1745)
  • A keresztyén ethikának vagy erkölcsök tudományának rövid summája (tradukaĵo, 1750)
  • Apologia praeliminaris Tripartita (manuskripto)

Fontoj redakti

Referencoj redakti