Márton Hosszú
HOSSZÚ Márton (hosu:) hungara pentristo, portretisto de papo Pio la 11-a naskita en Balassagyarmat la 27-an de aŭgusto 1894 kaj morinta en Hockliffe, (Britujo) la 24-an de novembro 1953.
Márton Hosszú | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1894 en Balassagyarmat |
Morto | 24-an de novembro 1953 (59-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Biografio redakti
Márton Hosszú pasigis siajn infanaĝon kaj la tutan junaĝon en Koloĵvaro, kie lia patro havis tekstilvendejon. En 1917 oni akceptis lin al Belarta lernejo de Budapeŝto. En lia unua studjaro li ricevis stipendion de urbo Koloĵvaro. Lia majstro estis Ede Balló, kies baldaŭ li estis asisto. En 1921 li edziĝis kaj la heredaĵo de lia edzino ebligis al al li vojaĝi por kvar monatoj Italujon. Li laboris plej multe en Florenco. En 1922 li vizitis germanajn urbojn. Li loksidiĝis en Budapeŝto, sed la somerojn li pasigis kun sia familio en Koloĵvaro. Oni invitis lin al Madrido por preĝejpentra laboro. Tie pasigis tri monatojn. En 1928 li iris Romon, kie la papo Pio la 11-a kvinfoje staris kiel modelo al li. La portreton oni inaŭguris la 24-a de junio 1928. En 1931 li pentris portreton pri la albana reĝo Zog la 1-a en Tirano. En 1936 li eksedziĝis kaj al la invito de la angla reĝa familio li traslokiĝis Londonon. Ekde tiam li neniam estis en Hungarujo kaj Transilvanujo. Li denove edziĝis en 1937 (Lady Diana Gib). Ili loksidiĝis en Bedfordshire, kie li en la bieno de sia edzino (Hockliffe) mastrumadis. Post la dua mondmilito li vojaĝis al Afriko, sed ili ne translokiĝis tien, kiel ili planis. Li mortis je kancero.
Individuaj ekspozicioj redakti
- 1922 inter 14-a de jan. - ? - Kolozsvár
- 1926 inter 21-a de nov. -5-a de dec. - Kolozsvár
- 1935 - Varsovio
Grupaj ekspozicioj redakti
- 1921 - Budapest, Műcsarnok (printempa ekspozicio)
- 1923 - Budapest, Műcsarnok (printempa ekspozicio)
- 1924 - Budapest, Műcsarnok (printempa ekspozicio)
- 1926 - Budapest, Műcsarnok (vintra ekspozicio)
- 1929 - Budapest, Műcsarnok (vintra ekspozicio)
- 1930 - Budapest, Nemzeti szalon (ekspozicio de Zichy Mihály Társaság)
- 1938 - London, hungaraj pentristoj
Fonto redakti
- Murádin Jenő: HOSSZÚ MÁRTON (1894-1953), XI. Pius arcképfestője [1]