Márton Kálmáncsehi Sánta
Márton Kálmáncsehi Sánta [kAlmAnĉehi ŝAnta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmáncsehi Sánta Márton estis hungara katolika pastro, kanoniko, poste protestanta pastro, episkopo. Liaj nomvariantoj estis Kálmáncsey kaj Kálmánchelyi.
Márton Kálmáncsehi Sánta | |
---|---|
![]() Busto pri Márton Kálmáncsehi Sánta en Debrecen | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1500 en Kálmáncsa |
Morto | 21-an de decembro 1557 (57-jara) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro |
Márton Kálmáncsehi Sánta[1] naskiĝis ĉirkaŭ 1500 en Kálmáncsa, li mortis antaŭ kelkaj tagoj de la 21-an de decembro 1557 en Debrecen.
BiografioRedakti
Márton Kálmáncsehi Sánta studis en Krakovo ekde 1523. Li iĝis katolika pastro, en 1538 kanoniko kaj lernejestro de Gyulafehérvár. Iom poste la protestantismo influis lin kaj estis protestanta pastro en Beregszász, Munkács kaj Sátoraljaújhely. Ekde 1551 li estis kalvinana pastro de Debrecen, kie li forte agadis kontraŭ la katolikismo kaj luteranismo. Post 5 jaroj li estis nomumita kalvinana episkopo. Li ofte misiis en Transilvanio.
Lia restinta libroRedakti
- Énekes könyv presita en 1602
MemorigilojRedakti
- busto en Debrecen