Márton Rajki
Márton Rajki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajki Márton estis hungara advokato, martiro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Klein Mór ĝis 1935.
Márton Rajki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Mór |
Naskiĝo | la 23-an de septembro 1901 en Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 30-an de julio 1959 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pledadvokato • revoluciulo |
Márton Rajki[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1901 en Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Senta en Serbio), li mortis la 30-an de julio 1959 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Márton Rajki devenis el juda familio. En 1920 li rifuĝis al Budapeŝto pro la serba okupado. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato Péter Pázmány en 1924. Post 4 jaroj li advokatiĝis en Újpest. En 1938 li kristaniĝis. Inter 1942-1944 li estis soldato, poste trudlaboristo, fine li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Depost la 2-a mondmilito li denove estis advokato. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis signifa revoluciulo en Újpest. En 1957 li estis arestita, post 2 jaroj kondamnita je morto. Li edziĝis en 1928, lia edzino naskis filon en 1932.
Memorigiloj redakti
- memortabulo kaj placo en Újpest
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2020-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto
- hungarlingva biografio
- [1][rompita ligilo]
- [2]