Márton Szentiványi (politikisto)

hungara politikisto

Márton Szentiványi [sentivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentiványi Márton estis hungara politikisto, juristo, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis szentiváni.

Márton Szentiványi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1815 (1815-10-31)
en Liptovský Ján
Morto 17-an de junio 1895 (1895-06-17) (79-jaraĝa)
en Liptovský Ján
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Blazono de Márton Szentiványi

Márton Szentiványi [1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1815 en Hungara reĝlando en Szentiván (nuntempa Liptovský Ján en Slovakio). Li mortis la 17-an de junio 1895 en Szentiván.

Biografio redakti

Márton Szentiványi akiris advokatan diplomon en 1837. En 1844 li estis nomumita ĉefnotario de Liptó. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis elektita parlamenta deputito. En 1859 li ricevis altan postenon en la luterana eklezio, en la sama jaro aperis ordono de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). La ordono ĉesis grandparte sendependecon de la luteranoj. Szentiványi akre protestis, tial li trovis sin en malliberejo dum duonjaro. Liberiĝinta li havis altan estimon, li ricevis signifan postenon en la luterana eklezio, krome li estis elektita ĉefdepartementestro de Liptó. En 1881 li ricevis titolon reĝa interna konsilisto, tiutempe li ricevis premiojn kaj li estis membro en la senato.

Publikaĵoj redakti

Liaj kontribuoj aperis en gazetoj, krome estis parlamentaj paroladoj.

Fontoj redakti