Mátraszentimre [mAtrasentimre] estas malgranda vilaĝo kaj ŝatata feriejo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös. La loknomo signifas: Mátra-Sankta Emeriko de Hungario.

Panoramo de Mátraszentimre

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Mátraszentimre situas en montaro Mátra, laŭ flankovojo. Bátonyterenye kaj Parád troviĝas po 13, Gyöngyös kaj Pásztó po 18 km-ojn. Ekde 1948 ankaŭ montopinto Galyatető apartenas al la vilaĝo. Proksime Observatorio de Piszkéstető funkcias.

Historio redakti

Dum la historio estis tie nur sporade arbaraj dometoj. Ĝis 1938 la setlejo havis la nomon Ötházhuta (=5 domoj da vitrofarejoj), apartenanta al Hasznos. Tiam pro datreveno de Stefano la 1-a (Hungario) oni nomumis la setlejon Mátraszentimre, kiu vilaĝiĝis en 1944. La loĝantoj estis precipe slovakoj. Post la 2-a mondmilito pro loĝantarŝanĝo parto de la slovakoj iris al Ĉeĥoslovakio.

Vidindaĵoj redakti

  • malnova slovaka loĝdomo
  • katolika preĝejo de 1980
  • katolika preĝejo de 3 vilaĝoj de 1942, la distanco estas la sama de Mátraszentimre, Mátraszentlászló kaj Mátraszentistván
  • ruinoj de fortikaĵo nomata Ágasvár (AgaŝvAr)
  • apuda loko Fallóskút [falOŝkUt] estas pilgrimloko