Mátyás Dely
Mátyás Dely [mAtjAŝ deli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dely Mátyás estis hungara bestokuracisto.
Mátyás Dely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1832 en Balmazújváros |
Morto | 18-an de aprilo 1918 (86-jaraĝa) en Polgár |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto ![]() |
Mátyás Dely[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1832 en Balmazújváros, li mortis la 18-an de aprilo 1918 en Polgár (urbo).
Biografio
redaktiMátyás Dely komence estis mallonge minoritano, soldato, aktoro, forĝisto, fine li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Instituto de Pest en 1860. En la sama jaro li edziĝis kaj estis bestokuracisto en grafa bieno de Hajdúdorog. Inter 1864 kaj 1892 li laboris en la plena ĉirkaŭaĵo de Hortobágy. Tiutempe vivis tie 35 mil da ŝafoj, 20 mil da bovoj, 12 mil da porkoj, 5500 da ĉevaloj. Depost 1892 li estis emeritita bestokuracisto en Polgár. En 1901 li ricevis reĝan premion. Lia edzino naskis plurfoje.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Gyakorlati s elméleti sertéstenyésztés (1867; 1876; 1898)
- Állatorvosi jó tanácsok (1875; 1877; 1898)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Polgár (1981)
- strato en Polgár (1988)
- memortabulo en Balmazújváros (2017)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografieto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 44-a paĝo)