Mátyás Seiber [mAtjAŝ sejber ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Seiber Mátyás György estis hungardevena brita violonĉelisto, komponisto, instruisto. Liaj pseŭdonimoj estis G. S. MathisGeorge Mathis.

Mátyás Seiber
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1905 (1905-05-04)
en Budapeŝto
Morto 24-an de septembro 1960 (1960-09-24) (55-jaraĝa)
en Kaburbo
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj hungaragermanaangla
Ŝtataneco HungarioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • violonĉelisto
vdr

Mátyás Seiber [1] naskiĝis la 4-an de majo 1905 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de septembro 1960 en Kaburbo.

Biografio redakti

Mátyás Seiber devenis el juda familio, li komence familiajn lecionojn pri pianado, post jaroj pri violonĉelado. Li abiturientis en 1923, paralele li studis en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo akirinta diplomon 1925 en sia naskiĝurbo. Li kolektis popolkantojn kun Zoltán Kodály kaj li helpis la prilaboradon al Béla Bartók. Post siaj studoj li instruis en muziklernejo en Germanio 2 jarojn, poste li estis violonĉelisto en mara ŝipo, kie li konatiĝis kun la ĵazo. Reveninta en 1928 li estis estro de la ĵaza sekcio en la konservatorio en Frankfurto, sed li dirigentis ankaŭ en 2 urbaj teatroj. Post kiam la ĵaza fako fermis pro la nazioj en 1933, Seiber forlasis Germanujon kaj li revenis al Hungario. Post 2 jaroj li laboris en Sovetunio dum du jaroj. En 1935 li migris al Londono, kie li ricevis britan ŝtatanecon. Li instruis private kaj li komponadis melodiojn por filmoj. En 1942 li ekinstruis en kolegio kaj tiutempe li fondis koruson. Li mortis pro trafika akcidento en Kaburbo dum prelegvojaĝo. Li havis edzinon.

Elektitaj artikoloj, libroj redakti

  • "Erazo als Erziehungsmittel" (1928)
  • Schule für Jazz-Schlagzeug (1929, lernolibro)
  • "Jazz-Instrumente, Jazz-Klang und Neue Musik" (1930)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Eva spielt mit Puppen (1934, opero)
  • Ulysses(1947, kantato)
  • The Diamond (1954, filma muziko)
  • The Invitation (1960, baleto)
  • Violin Sonata (1960)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-20. Alirita 2019-04-20.