Mátyás Váradi

Hungara kalvinana pastro

VÁRADI Mátyás [va:radi] estas hungara pastro, kuracisto. Li naskiĝis en 1638 en Sóvárad kaj mortis post 1684 en Kézdivásárhely.

Biografio redakti

Mátyás Váradi lernis en Marosvásárhely, poste li pristudis teologion kaj medicinon en Koloĵvaro kiel studento de János Apáczai Csere, poste en Lejdeno, Utrecht, Franekero (Frjentsjer), kie li doktoriĝis en 1669. Ekde 1670 ĝis 1680 li estis pastro 1672, poste dekano en Kézdivásárhely. Ĉirkaŭ 1680 oni malpermesis al li por labori kiel pastro pro siaj kiliastaj konceptoj, tial li subtenis lin ekde tiam nur el sia kuracista agado. Li estis en tiu tempo landfama kuracisto. Liaj latinlingvaj verkoj pri la variolo kaj rubeolo, pli poste pri la ftizo estas gravaj limŝtonoj de la hungara medicinhistorio.

Verkoj pli gravaj redakti

  • Dissertatio theologia de votis… (Utrecht, 1666);
  • Disputatio medica de variolis et morbilis… (Utrecht, 1667);
  • Égő szövétnek avagy ragyogó fáklya… (Francker, 1668);
  • Disputatio Medica Inauguralis de Phthisi (Francker, 1669).

Literaturo redakti

  • Magyary-Kossa Gyula: Magyar orvosi emlékek (III., Bp., 1931);
  • Herepei János: Adattár XVII. századi szellemi mozgalmaink történetéhez (II., Bp. Szeged, 1966).

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon