Mátyás Várkonyi

Mátyás Várkonyi [mAtjAŝ vArkonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várkonyi Mátyás estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, dirigento, klavisto, tekstopoeto, orkestrestro, teatrestro).

Mátyás Várkonyi
Mátyás Várkonyi (1976)
Mátyás Várkonyi (1976)
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1950 (1950-09-04) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Mátyás Várkonyi [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mátyás Várkonyi aliĝis al infana koruso de la Hungara Radio en 1957, kie krom la kantado li jam komponadis infanajn kantojn. Li frekventis muzikartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, liaj plej gravaj instruistoj estis Rezső Sugár kaj József Soproni. Li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1970–1973. Liaj plej signifaj instruistoj estis János Gonda kaj András Bágya. Dum la studentaj jaroj li jam fondis sian unuan ŝlagrorkestron kaj komponis kaj verkis ŝlagrojn. Iom poste li estis fondinto de orkestro "Generál" (konata jam en Eŭropo), kie li estis klavisto. La orkestro akiris premiojn en pluraj landoj. En 1980 li fondis muzikan teatron sub nomo "Rock", en la sama jaro estis videbla la mondfama muzikalo "Evita", kiun li mem dirigentis. Li ricevis 6 premiojn inter 1984-2013. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Örvényben (muzikalo, 1981)
  • Sztárcsinálók (opereca muzikalo, 1981. prezentita pli ol 500-foje, ankaŭ eksterlande)
  • Farkasok (fantazia muzikalo, 1982, premiitaj en Helsinko kaj Novjorko
  • Bábjátékos (opereto-muzikalo, 1985)
  • Félőlény (infanmuzikalo, 1989)
  • A megfelelő ember (filma muzikaĵo)
  • Dorian Gray (muzikalo, 1990, ankaŭ en Londono kaj Germanio)
  • A Rend (baleto, 1992)
  • Egri csillagok (opereca muzikalo, 1996, laŭ romano de Géza Gárdonyi, preskaŭ konstante videbla en Teatro Gárdonyi Géza)
  • Mária és Terézia (opereto, 2010)
  • Messias (oratorio-muzikalo, 2017)

Elektitaj ŝlagrotekstoj [1] redakti

  • Bárcsak nőne már a szakállam
  • Ha ismerném
  • Könnyű álmot hozzon az éj
  • Különös szilveszter

Fontoj redakti

Referencoj redakti