Märtha Andréasson

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Märtha ANDRÉASSON (naskiĝis en 1927, mortis la 8-an de majo 2000) estis sveda esperantistino kaj delegito de UEA en Hisings Kärra (Svedio). Plurajn jardekojn ŝi prezidis la Esperanto-klubon de Kungälv; ekde 1961 ŝi estis estrarano kaj de 1978 prezidanto de la regiona organizaĵo Esperanto-Alianco de Gotenburgo. En 1979 ŝi motoris kaj manaĝis la eldonadon de la vinila sondisko "Sven kaj Siv", sveda muzika balado tradukita de ŝi al Esperanto, kiu estis inter la plej unuaj Esperantaj pop-muzikaĵoj, aperintaj sur vinila disko. Ŝi servis kiel estrarano de Sveda Esperanto-Federacio kaj Sveda Esperanto-Instituto, aktivis pri Unesko-agado kiel konsilantarano de la asocio Monda Kunagado kaj funkciis kiel UEA-komitatano (1981-1992). En la lastaj jaroj precipe ŝi motoris la strebon de Gotenburgaj esperantistoj inviti UK-on al sia urbo.

Märtha Andréasson
Persona informo
Naskiĝo 1927
Morto 8-an de majo 2000 (2000-05-08)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Märtha Andréasson, fotita de Inga Johanson

Tradukoj redakti

  • Margit Kennedy: Ekonomio sen rento kaj inflacio (2000)

Eksteraj ligoj redakti