Poliez-Pittet

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Méregniaux)

Poliez-Pittet estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 712 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Poliez-Pittet
Blazono de Poliez-Pittet
Blazono de Poliez-Pittet
Blazono de Poliez-Pittet
Preĝejo de Poliez-Pittet
Preĝejo de Poliez-Pittet
Preĝejo de Poliez-Pittet
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 542071 / 164308 (mapo)46.62756.6822222222222Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 41′ O; CH1903: 542071 / 164308 (mapo)
Nombro de loĝantoj 712
Areo 5,01 km²
Alteco 743 m super marnivelo
Poŝtkodo 1041
Komunumkodo 5533
Mapo de Poliez-Pittet
Mapo de Poliez-Pittet
Situa mapo de Poliez-Pittet
vdr

Geografio redakti

La komunumo Poliez-Pittet situas sur la molasaj montetoj de Jorat en la Vaŭda Mezlando ĉe la okcidenta flanko de la valo de la rivero Mentue en sudoriento de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), en distanco de proksimume 10 kilometroj nordnordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 5 kilometroj orinete de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Poliez-Pittet kaj la setlejoj Pralet, Méregniaux kaj Chenau, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,01 km², de kiuj 35,1% estas kovritaj de arbaro, 55,5% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Poliez-Pittet limas en nordo al Montilliez, en oriento al Jorat-Menthue, en sudo al Froideville, kaj en okcidento al Bottens.

Trafiko redakti

Tra Poliez-Pittet pasas en nordoriento al kantona ĉefvojo n-ro 15 de Laŭzano al Thierrens. Tra la vilaĝocentro kondukas konekta vojo de Bottens al Dommartin, kaj konekta vojo konektas la vilaĝocentro kun la kantona ĉefvojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 8 kilometrojn sudsudokcidente de la komunumo apud Laŭzano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Poliez-Pittet datiĝas el la jaro 1160 kiel Poleto. Fine de la 19-a jarcento en Poliez-Pittet estis elfositaj la restaĵoj de gaŭla-romia setlejo, kie estis trovitaj pluraj bronzaj statuetoj. Dum mezepoko Poliez-Pittet apartenis al la nobela familio de Bottens. En la jaro 1348 ĝis akiris kune kun la Subvoktejo Bottens la Senjoroj de Orbe kaj Echallens. De 1474 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Poliez-Pittet apartenis al la komunuma berna kaj friburga Senjorujo Orbe-Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo. [3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Pittet
  • Aliaj lokoj kun la nomo Poliez

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti