Mór Kerkapoly, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerkapoly Mór estis hungara oficiro, parlamenta deputito, nobela juĝisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis kővágóőrsi [kOvAgOorŝi], lia familia nomvarianto estis Kerkápoly, lia persona nomvarianto estis Móric, lia kuzo estis Károly Kerkapoly.

Mór Kerkapoly
Mór Kerkapoly
Mór Kerkapoly
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1821 (1821-12-10)
en Kővágóörs
Morto 26-an de marto 1888 (1888-03-26) (66-jaraĝa)
en Búcsúszentlászló
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Mór Kerkapoly[1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1820 (laŭ aliaj informoj la 10-an de decembro 1821) en Kővágóörs, li mortis la 26-an de marto 1888 en Szenttamáspuszta (ekstera parto de Búcsúszentlászló).

Biografio redakti

Mór Kerkapoly akiris juran diplomon, tamen en 1838 li lernis en milita lernejo de Habsburgoj, post 2 jaroj li aliĝis al la imperiestraj korpogardistoj, en 1845 li estis leŭtenanto en husara regimento. Komence de la Hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la ĝuste tiam formanta hungara armeo. Li batalis en pluraj bataloj, fine en 1849 li estis kaptita (kiel majoro), eĉ li estis kondamnita. Li ricevis amnestion en 1852 kaj hejmenveninta li okupiĝis pri la propra bieno. Escepte en 1861 li estis nobela juĝisto kaj inter 1869–1872 parlamentano. En 1858 li edziĝis kaj du filinoj nakiĝis en 1862 kaj 1864.

Fontoj redakti

Referencoj redakti