Móric Esterházy
Grafo ESTERHÁZY Móric (naskiĝis la 27-an de aprilo 1881 en Pusztamajk, mortis la 28-an de junio 1960 en Vieno, Aŭstrio) estis ĉefministro de Hungario, kiu sensukcese provis obstakli kolapson de la Aŭstrio-Monarĥio. Li komencis sian politikan karieron kiel parlamen ta reprezantanto de la distrikto Terebes (1906).
Móric Esterházy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Member of the House of Magnates | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Esterházy Móric | |||||
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1881 en Kastelo Esterházy | ||||
Morto | 26-an de junio 1960 (79-jara) en Vieno | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Partio | Constitution Party [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Esterházy [#] | ||||
Patro | Moriz Esterházy von Galántha [#] | ||||
Patrino | Františka de Paula Schwarzenberg [#] | ||||
Edz(in)o | Countess Margaret Karolyi [#] | ||||
Infanoj | Mátyás Esterházy • Count Marcel Gyula Esterhazy • Count Menyhert Alajos Esterhazy • Countess Monika Margit Esterhazy [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • komponisto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La 15-an de junio 1917, li ricevis komision de Karlo la 4-a por formi registaron. Li deklaris reformpolitikon kaj volis reformi eĉ la elektojuron. Ĉar li ne sukcesis realigi la imagitan politikon, li abdiksi du monatojn poste, la 20-an de aŭgusto. Li estis inter la 25-a de januaro kaj 8-a de majo1918, la publikbonfara kaj laborafera ministro del a Wekerle-registaro.
Li retiriĝis el la politiko post la milito kaj subskribo de la Trianona pacdiktato. Li reaktiviĝis nur en 1931, kiel reprezentanto de la legitimista (reĝovola) Kristana Ekonomia Partio. Li iĝis prezidanto de la eksterafera komisiono, dum la dua mondmilito estis membro de la defendafera komisiono kaj apogis politikon de la ĉefministro Miklós Kállay. Li restis en Hungario post la milito kaj elmigris nur en 1956 en Aŭstrion.
Li estas avo de la verkisto Péter Esterházy.