SZILASI Móric (silaŝi) estis hungara lingvisto, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1902) naskita en Mezőszilas la 20-an de oktobro 1854 kaj mortinta en Koloĵvaro la 15-an de majo 1905.

Kariero redakti

Móric Szilasi studis en Budapeŝto kaj en germanaj universitatoj indogermanan lingvistikon kaj klasik-filologion. Reveninte li estis gimnazia, poste Eötvös-kolegia instruisto. Ekde 1903 li estis ordinara profesoro pri la lingvistiko kaj kompara lingvoscienco en la Universitato de Koloĵvaro. Li verkis ankaŭ lernolibrojn. Liaj studoj aperis en Nyelvtudományi Közlemények.

Verkoj redakti

  • Vogul szójegyzék (Bp., 1896);
  • Cseremisz szótár (Bp., 1901);
  • Adalékok a finn-ugor palatalis mássalhangzók történetéhez (Akad. Ért. 1904. I. füzét).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon