Móric Tomcsányi

hungara advokato, politikisto

TOMCSÁNYI Móric (tomĉa:nji) estis hungara juristo, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Temeŝvaro la 21-an de marto 1878 kaj mortinta en Bp. la 12-an de junio 1951. Lia frato estis Vilmos Pál Tomcsányi.

Móric Tomcsányi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1878 (1878-03-21)
en Timișoara
Morto 12-an de junio 1951 (1951-06-12) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Vilmos Pál Tomcsányi
Okupo
Okupo jurosciencisto • politikisto
vdr

Kariero redakti

Móric Tomcsányi akiris kvalifikon de privatprofesoro en 1907 kaj li laboris ĝis 1917 en financministerio, en 1917 li estis departementestro de departemento Turóc. De 1922 ĝis 1945 li estis universitata profesoro en Budapeŝto (publikjuro kaj administracijuro), de 1928 ĝis 1944 membro de supera ĉambro de la parlamento.

Verkoj redakti

  • A magyar közigazgatási jog alapintézményei (Bp., 1925);
  • Magyar Közjog, Alkotmányjog (Bp., 1926);
  • A magyar közjog (Bp., 1926, reverkite kaj plilarĝite: Magyarország Közjoga Bp., 1932);
  • A magyar közigazgatási és pénzügyi jog (Bp., 1933).

Fonto redakti