Haut-Vully

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Môtier)

Haut-Vully (malnova germanlingva nomo Oberwistenlach) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1369 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Haut-Vully
Blazono de Haut-Vully
Blazono de Haut-Vully
Blazono de Haut-Vully
Preĝejo de Môtier, komunumo Haut-Vully
Preĝejo de Môtier, komunumo Haut-Vully
Preĝejo de Môtier, komunumo Haut-Vully
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 56′ 53″ N 7° 4′ 59″ O / 46.94806 °N, 7.08306 °O / 46.94806; 7.08306 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 53″ N 7° 4′ 59″ O / 46.94806 °N, 7.08306 °O / 46.94806; 7.08306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1369
Areo 7,58 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 1787 Môtier
1789 Lugnorre
Komunumkodo 2281
Mapo de Haut-Vully
Mapo de Haut-Vully
Mapo de Haut-Vully
vdr

Geografio redakti

Haut-Vully situas ĉe la norda flanko de la Lago de Morato. En nordo de la komunumo pasas la Kanalo de la Broye, kiu konektas la lagon de Morato kun la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Môtier (la ĉefloko de la komunumo sur alteco de 434 m s.m. ĉe la lagobordo), Mur (sur alteco de 485 m s.m. apud la okcidenta komunumlimo, kiu estas ankaŭ la kantonlimo, la okcidenta parto de Mur apartenas al la vaŭda komunumo Vully-les-Lacs), Lugnorre (sur alteco de 507 m s.m., sur teraso ĉe la sudokcidenta deklivo de la Monto Vully), Joressens (sur alteco de 465 m s.m., ĉe la nordokcidenta deklivo de Monto Vully super la ebenaĵo de Cudrefin), kaj Guévaux (sur alteco de 439 s.m. tute en okcidento ĉe la bordo de la lago kaj apud la komunum- kaj kantonlimo, la okcidenta parto de Guévaux apartenas al la vaŭda komunumo Vully-les-Lacs).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,58 km², de kiuj 13,2% estas kovritaj de arbaro, 70,4% servas por agrikulturo kaj 13,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Haut-Vully limas en nordo al Ins (BE), en oriento al Bas-Vully, en sudo al la Lago de Morato, en okcidento al Vully-les-Lacs (VD), kaj en nordokcidento al Coudrefin (VD).

Trafiko redakti

Tra Haut-Vully pasas laŭlonge de la lagobordo la vojo n-ro 3410 de Sugiez al Salvaux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 8 kilometrojn oriente de la komunumo apud Kerzers. Per poŝtaŭtolinio de Sugiez al Lugnorre la komunumo estas konektita al la publika transportreto. En Môtier troviĝas krome ŝiphaltejo, per kiu la komunumo estas konektita al la ŝipreto sur la lagoj de Morato, Neŭŝatelo kaj Bielo.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo de la komunumo estas la franca, kiun parolas 58,3 de la loĝantaro. Ekzistas tamen granda germanlingva malplimulto, kiu nombris okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 36,5 % de la loĝantaro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Haut-Vully datiĝas el la jaro 968 kiel Vuisliacense. Estis trovitaj lagobordaj setlejoj en Haut-Vully, kiuj datiĝas el la neolitiko kaj la bronzepoko. Dum mezepoko Lugnorre estis aparta senjorujo, kiu apartenis dumtempe al la Grafoj de Neŭŝatelo sed estis vendita en la jaro 1469 al la urbo de Morato, kiu kiu ĝi fariĝis ĝis la Helveta Revolucio komuna havaĵo de laurboj Berno kaj Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Môtier kaj Mur apartenis al la distrikto Morato, dum Lugnorre kaj Joressant apartenis al la distrikto Avenches. Ek de 1803 ĉiuj vilaĝo de la komunumo Haut-Vully apartenis al la distrikto Morato, kaj ek de 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio fariĝis komunumo de la friburga Lagodistrikto. En la jaro 1980 la civitanoj de Bas-Vully malakceptis kunigon de la du komunumoj Haut-Vully kaj Bas-Vully, kial ili restis ĝis nun sendependaj.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti