Mörfelden-Walldorf
Mörfelden-Walldorf estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi havas proksimume 33 000 loĝantojn, apartenas al la distrikto Groß-Gerau kaj al la administra distriktaro Darmstadt.
Mörfelden-Walldorf | ||||||
| ||||||
situo de la komunumo en la distrikto
| ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
urbeto • Q1585560 • urba komunumo de Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Groß-Gerau | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06105 | |||||
Poŝtkodo | 64546 | |||||
Aŭtomobila kodo | GG | |||||
Oficiala Municipokodo | 06433008 | |||||
LOCODE | DE MWA | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Heinz-Peter Becker | |||||
Adreso de la administrejo | Westendstraße 8 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 35291 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 59′ N, 8° 34′ O (mapo)49.9895833333338.5661111111111Koordinatoj: 49° 59′ N, 8° 34′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 104 m | |||||
Areo | 44,16 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.moerfelden-walldorf.de/ | |||||
La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseoj A3 kaj A5 ligas ĝin al la malpli ol 15 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno norde, Darmstadt sude kaj Wiesbaden okcidente. La Flughaveno Frankfurta troviĝas tuj norde.
Historie, la loĝloko Mörfelden estas la pli malnova, mezepoka parto de la komunumo. La loĝloko Walldorf ekestis en 1699, kiam la grafo de Hesio-Darmstadt invitis plurajn familiojn de franclingvaj valdanoj forpelitaj el Francio kaj ĉi tie permesis al ili setlejon. Same la grafo ankaŭ invitis valdanojn al la komunumo Ober-Ramstadt iom sude, kaj hugenotojn al la urboj Neu-Isenburg kaj Offenbach iom oriente.
Partneraj komunumoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFotoj
redakti-
trabfakaj domoj en Mörfelden
-
fontano kaj pliaj trabfakaj domoj
-
la protestanta preĝejo de Mörfelden
-
historia gastejo "Ora Pomo"