Mühledorf BE
- La mallongigo BE en Mühledorf BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mühledorf. |
Mühledorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 232 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Mühledorf | |
---|---|
Blazono de Mühledorf | |
Historia grejnejo en Mühledorf | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
Koordinatoj | 46° 49′ 45″ N 7° 32′ 30″ O / 46.82917 °N, 7.54167 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 45″ N 7° 32′ 30″ O / 46.82917 °N, 7.54167 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 232 |
Areo | 2,28 km² |
Alteco | 605 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3116 |
Komunumkodo | 0875 |
Mapo de Mühledorf | |
Geografio
redaktiMühledorf situas en la Svisa Mezlando inter la rivero Gürbe en okcidento kaj la lago Gerzensee en oriento, proksimume 11 kilometrojn nordnordokcidente de Thun kaj 20 kilometrojn sudsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mühledorf (sur alteco de 605 m s.m. en oriento de la komunumo proksime de la lago Gerzensee), kaj la setlejoj Rüsch (sur alteco de 620 m s.m. norde de la vilaĝo Mühledorf) kaj Filgesse (sur alteco de 600 m s.m. norde de Mühledorf), kaj kelkaj izolitaj bienoj. La setlejoj situas krom kelkaj izolitaj bienoj ĉiuj en la kaldrono de la lago Gerzensee, dum la ebenaĵo de la Gürbe-Valo ĉe kies orienta flanko fluas praktike paralele al Gürbe tra la komunumo la rojo Müsche, servas praktike komplete kiel agrikultura surfaco.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,28 km², de kiuj 5,2% estas kovritaj de arbaro, 87,3% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Mühledorf limas en nordoriento al Gerzensee, en sudo kaj sudoriento al Kirchdorf, en sudokcidento al Mühlethurnen, en okcidento al Kirchenthurnen, kaj en nordokcidento al Gelterfingen.
Trafiko
redaktiMühledorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo nr-o 1222 de Krichenthurnen al Mühledorf, kaj la vojo n-ro 1225 de Belp al Kirchdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Kiesen. Per la poŝtaŭtolinioj al Belp kaj al Münsingen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Mühledorf datiĝas el la jaro 1364 kiel Mülidorf. Mühledorf apartenis dum mezepoko al la Baronejo Kramburg kaj estis akirita en la jaro 1373 de la johanita komandorejo Münchenbuchsse. Sub la johanitoj Mühledorf estis administrita en la tribunalo Gelterfingen. Post la reformacio ĝi unue apartenis al la urba tribunalo de Berno, ĝis Berno ĝin atribuis al la vastigita tribunalo Gelterfingen sub la alta jurisdikcio de la kampartribunalo Seftigen. En la 18-a jarcento la tribunalo Gelterfingen alinomiĝis al tribunalo Mühledorf. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Mühledorf estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Mühledorf
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Mühledorf Arkivigite je 2009-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mühledorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)