Mülchi

komunumo de Svislando

Mülchi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 233 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Mülchi
Blazono de Mülchi
Blazono de Mülchi
Blazono de Mülchi
Mülchi fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Mülchi fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Mülchi fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 6′ 9″ N 7° 28′ 42″ O / 47.10250 °N, 7.47833 °O / 47.10250; 7.47833 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 9″ N 7° 28′ 42″ O / 47.10250 °N, 7.47833 °O / 47.10250; 7.47833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 233
Areo 3,82 km²
Alteco 476 m super marnivelo
Poŝtkodo 3317
Komunumkodo 0545
Mapo de Mülchi
Mapo de Mülchi
Mapo de Mülchi
vdr

Geografio redakti

Mülchi situas ĉe la suda flanko de la Valo de Limpach proksimume 15 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno. La sudan limon de la komunumo formas la rojo Limpach, en nordo la komunuma teritorio altiĝas al la altebenaĵo de Rapperswil, kie sur la monteto Schöniberges sur alteco de 546 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. De la altebenaĵo de Rapperswil fluas malsupren la rojo Mülchibach. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mülchi kaj la setlejoj Feld, Im Holz, Eichholz kaj pluraj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,82 km², de kiuj 17,5% estas kovritaj de arbaro, 77,0% servas por agrikulturo kaj 49,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mülchi limas en nordo al Unterramsern (SO), en oriento al Limpach, en sudoriento al Büren zum Hof, en sudo al Etzelkofen, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Messen.

Trafiko redakti

Tra Mülchi pasas de oriento al okcidento la kantona ĉefvojo n-ro 251 de Bätterkinden tra Messen al Rapperswil. De Mülchi kondukas suden la vojo 1301 al Münchenbuchsee. Per la poŝtaŭtolinio de Bätterkinden al Messen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mülchi datiĝas el la jaro 1302 kiel Mulnhein. Verŝajno Mülchi dum mezepoko apartenis al la Grafoj de Kiburgo-Buchegg. Dum la 14-a jarcento diversaj bernaj civitanoj posedis bienojn en Mülchi. En la jaro 1488 Berno akiris parton de la malalta jurisdikcio. La ceterajn tribunalajn rajtojn ĝi akiris de la Monaĥejo Interlaken. La supera jurisdikcio apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1406 transiris al berna kampartribunalo Zollikofen. En la jaro 1803 Mülchi estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti