Zauggenried

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mülimatt)


Zauggenried estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 319 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Zauggenried
Blazono de Zauggenried
Blazono de Zauggenried
Blazono de Zauggenried
vilaĝokomunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  46° 4′ 23″ N 7° 32′ 26″ O / 46.07306 °N, 7.54056 °O / 46.07306; 7.54056 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ 23″ N 7° 32′ 26″ O / 46.07306 °N, 7.54056 °O / 46.07306; 7.54056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 319
Areo 3,67 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 3309
Komunumkodo 0555
Mapo de Zauggenried
Mapo de Zauggenried
Mapo de Zauggenried
vdr

Geografio redakti

Zauggenried situas en la Svisa Mezlando, proksimume 15 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. Zauggenried situas ĉe la okcidenta bordo de la rivereto Urtenen, ĉe la orienta flanko de la altebenaĵo de Rapperswil. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Zauggenried, la setlejo Mülimatt en nordo (inter la kanalo Mülibach kaj la rivero Urtenen sur alteco de 501 m s.m.) kaj Neuhof (en sudo sur alteco de 505 m s.m.). En okcidento de la komunumo etendiĝas arbaro, en kiu sur la monteto Lerchenberg sur alteco de 545 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,67 km², de kiuj 24,0% estas kovritaj de arbaro, 67,8% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zauggenried limas en nordo al Fraubrunnen, en oriento al Kernenried, en sudo al Münchringen, en sudokcidento al Jegenstorf, kaj en okcidento al Grafenried.

Trafiko redakti

Tra Zaggenried pasas la kantona vojo n-ro 245.1 de Fraubrunnen al Burchdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas tri kilometrojn oriente de Zauggenried apud Kirchberg. Per la buslinio de Fraubrunnen al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zauggenried datiĝas el la jaro 867 kiel Riete. Diversaj trovitaj moneroj pruvas, ke jam la romianoj restadis en la teritorio de la komunumo. Laŭdire aremo vojo de la romianoj pasis tra la komunuma teritorio. Dum mezepoko Zauggenried apartenis al la kiburga kampargrafejo Burgonjo kaj poste al la kampartribunalo Zollikofen, kiu en la jaro 1406 fariĝis berna havaĵo. Post la fino de la Helveta Revolucio en la jaro 1803 Zauggenried estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti