Müllheim TG
![]() |
- La mallongigo TG en Müllheim TG staras por la svisa Kantono Turgovio. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Müllheim.. |
Müllheim estas komunumo en la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2496 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 2645 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Müllheim | |
---|---|
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Steckborn |
Koordinatoj | 47° 36′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.00000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 47.60000 °N, 9.00000 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 2645 |
Areo | 8,7 km² |
Alteco | 413 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8555 |
Komunumkodo | 4831 |
GeografioRedakti
Müllheim situas ĉe la norda bordo de la rivero Turo (rivero) sude de la montoĉeno Seerücken.
Al Müllheim apartenas krom la kerna vilaĝo Müllheim mem ankaŭ la vilaĝoj Langenhart, Maltbach kaj Grüneck.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Müllheim limas en nordo al Homburg, en la nordorienta pinto al Raperswilen, en oriento al Wigoltingen, en la sudorienta pinto al Amlikon-Bissegg, en sudo al Hüttlingen kaj en okcidento al Pfyn.
TrafikoRedakti
Müllheim disponas kaj por la privata kaj por la publika trafiko pri tre bonaj konektoj.
La komunuma stacidomo kun la najbara komunumo Wigoltingen situas ĉe la trajnlinio de Vinterturo tra Frauenfeld kaj Weinfelden al Kreuzlingen kaj Konstanco. La stacidomo estas servita per la regionaj trajnlinioj S8 kaj S30 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG.
Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la aŭtoŝosetriangulo Grüneck de la sivsa aŭtovojo A7, kie Müllheim disponas pri propra aliro.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Müllheim datiĝas el la jaro 1254 kiel Mulhain kaj la vilaĝo Langenhart estis la unuan fojon skribe menciita en dokumento el la jaro 1264 jam en sia hodiaŭ skribmaniero Langenhart.
En mezepoko en Müllheim regis la Grafoj de Kiburgo, ĝis en la jaro 1460 la Monaĥejo Reichenau aĉetis tiujn rajtojn.
La politika komunumo Müllheim estis kreita en sia hodiaŭa formo per la transformo de la antaŭa municipkomunumo la 1-an de januaro 1968 kunigante ĝin kun la antaŭaj lokkomunumoj Müllheim kaj Langenhart. Tiu-ĉi transformo okazis kadre de turgovia komunumreformo, per kiu oni celis forigi la diferencigon inter lokkomunumoj kaj municipkomunumoj kaj diversaj respondecoj.
VidindaĵojRedakti
En Müllheim ekzistas multnobraj tre belaj faktrabdomoj el la 19-a jarcento precipe proksime de la protestanta preĝejo.
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj lokoj kun la lomo Müllheim
BildojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Müllheim
- Müllheim en la Historia Leksikono de Svislando
- Langenhart en la Historia Leksikono de Svislando