Münchenstein
Münchenstein | |
---|---|
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Arlesheim |
Koordinatoj | 46° 31′ 0″ N 7° 37′ 0″ O / 46.51667 °N, 7.61667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 0″ N 7° 37′ 0″ O / 46.51667 °N, 7.61667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 11833 |
Areo | 7,18 km² |
Alteco | 297 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4142 |
Komunumkodo | 2769 |
Pri la komunumoRedakti
Münchenstein estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 11833 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
GeografioRedakti
La komunumo Münchenstein situas sude de Bazelo ambaŭ flanke de la rivero Birs. Ĝi etendiĝas sur areo de 7,18 km².
Najbaraj komunumojRedakti
La urbo Münchenstein limas en nordokcidento kaj nordo al Bazelo, en oriento al Muttenz, en sudo al Arlesheim, kaj en sudokcidento al Reinach.
TrafikoRedakti
Münchenstein disponas pri stacidomo ĉe la ĵurasa fervojo de Bazelo al Delemonto respektive Bielo, kiu estas servata de la regiona trajnlinio S3. Krome la urbo estas ligita per la tramlinioj 10 kaj 11 al la tramreto de Bazelo kaj ankaŭ estas servata de buslinioj.
Per la rapidstrato H18 al Muttenz la urbo estas konektita kun la nacia aŭtoŝoseo A2.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Münchenstein datiĝas el la jaro 1196 kiel Kekingen. La nomo Münchenstein aperas la unua fojon en la jaro 1279 kiel Munchenstein.