Münchenwiler

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Münchenwiler-Courgevaux (stacidomo).


Münchenwiler (en la franca lingvo Villars-les-Moines) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Münchenwiler
Blazono de Münchenwiler
Blazono de Münchenwiler
Blazono de Münchenwiler
Kastelo Münchenwiler, de 1954-1961 grava centro de aktivecoj de Svisa Esperanto-Societo
Kastelo Münchenwiler, de 1954-1961 grava centro de aktivecoj de Svisa Esperanto-Societo
Kastelo Münchenwiler, de 1954-1961 grava centro de
aktivecoj de Svisa Esperanto-Societo
komunumo en SvislandoEksklavoenklavo
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 54′ 36″ N 7° 7′ 12″ O / 46.91000 °N, 7.12000 °O / 46.91000; 7.12000 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 36″ N 7° 7′ 12″ O / 46.91000 °N, 7.12000 °O / 46.91000; 7.12000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 462
Areo 2,50 km²
Alteco 508 m super marnivelo
Poŝtkodo 1797
Komunumkodo 0669
Mapo de Münchenwiler
Mapo de Münchenwiler
Mapo de Münchenwiler
vdr

Geografio redakti

Münchenwiler estas germanlingva berna eksklavo en Kantono Friburgo rekte apud la urbo Morato, proksimume 13 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Münchenwiler kaj la setlejoj Grissachmatt (sur alteco de 549 m s.m. en oriento de la komunumo) kaj Oberfeld (sur alteco de 534 m s.m. sude de la kastelo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,50 km², de kiuj 20,8% estas kovritaj de arbaro, 65,2% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Münchenwiler ĉiuj situas en Kantono Friburgo, en nordo ĝi limas al Morato, en oriento al Salvenach, en sudo al Cressier, en sudsudokcidento al Courlevon, kaj en okcidento al Courgevaux.

Trafiko redakti

Münchenwiler mem situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj, tamen ĝi bone atingeblas. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu en tunelo pasas sub la komunuma teritorio, situas tri kilometrojn norde de la komunumo apud Morato. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Friburgo al Morato.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Münchenwiler datiĝas el la jaro 1080 kiel Vilar. En 1080/1081 la fratoj Geroldo kaj Rudolfo de Vilar donacis siajn havaĵojn en Münchwiler kun homoj kaj la preĝejo al la Abatejo de Klunizo. Malmulte poste estis fondita en Münchwiler la priorejo, kiu ofertis gastejon al la pligrimantoj sur la Jakoba Vojo. Ĉirkaŭ la monaĥejo estiĝis malgranda senjorujo, kies sidejo estis la Kastelo Münchenwiler. La protektovoktado pri Münchenwiler origine apartenis al la Grafoj de Neŭŝatelo kaj poste al la Grafoj de Savojo, sed post kiam Morato en la jaro 1484 fariĝis havaĵo komuna de Friburgo kaj Berno, la regado estis transdonita la la urbestro de Morato. Dum la reformacio Berno kontraŭ la rezisto de Friburgo transprenis la regadon pri Münchenwiler, atribuis ĝin al la Voktejo de Laupen kaj devigis en la jaro 1530, ke Münchenwiler rezignis pri la civitaneco de Morato. Per la Helveta Revolucio sub franca premo finiĝis la senjoreco de Münchenwiler kaj la komunumo estis atribuita al Kantono Friburgo. En la jaro 1807 Münchenwiler estis redonita al Kantono Berno kaj atribuita al la distrikto Laupen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Esperanto-Movado redakti

En 1954 Svisa Esperanto-Societo decidis organizi en la nobelbieno Kastelo Münchenwiler Esperanto-kulturaranĝon. En 1954 la aranĝo pro ne sufiĉe da aliĝoj ankoraŭ ne povis okazi, sed en 1955 partoprenis 20 personoj. Ek de tiam ĝis 1961 regule okazis Esperanto-aranĝoj, kursoj laŭ la ora metodo, kunvenoj kaj kongresoj en Kastelo Münchenwiler. Tiuj eventoj allogis personecojn kiel Juan Régulo Pérez, William Perrenoud, Arthur Baur, Otto Walder, Bruno Graf kaj multaj aliaj.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti