Münsingen BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Münsingen BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Münsingen.

Münsingen estas urbo kaj komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Konolfingen. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 11046 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Münsingen
Blazono de Münsingen
Aerbildo de Münsingen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 52′ 0″ N 7° 34′ 0″ O / 46.86667 °N, 7.56667 °O / 46.86667; 7.56667 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 0″ N 7° 34′ 0″ O / 46.86667 °N, 7.56667 °O / 46.86667; 7.56667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11046
Areo 8,5 km²
Alteco 541 m super marnivelo
Poŝtkodo 3110
Komunumkodo 0616
Mapo de Münsingen
vdr

Geografio redakti

Münsigen situas en la sudo de la aglomeraĵo de la federacia urbo Berno. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo al Rubigen kaj Trimstein, en oriento al Konolfingen kaj Tägertschi, en sudo al Wichtrach, kaj en okcidento al Gerzensee kaj Belp.

Trafiko redakti

Münsingen estas tre bone integrita en la publika trafikreto. Ĝi disponas unuflanke pri stacidomo ĉe la linio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Thun kaj aliflanke pri propra loka busreto. Per la busentrepreno Tangento la urbo estas krome ligita kun la Flughaveno de Berno en la najbara komunumo Belp kaj kun la distriktĉefloko Konolfingen. Poŝtaŭtolinio funkcias inter Wichtrach kaj Münsingen.

Oriente de la urbo paralele al rivero Aro kondukas la nacia aŭtoŝoseo A6 de Berno al Thun kaj Spiez.

Historio redakti

Münsingen estiĝis el kelta vilaĝo, kiu sur la tereno de la hodiaŭa urbo ekzistis ĉirkaŭ la jaro 400 antaŭ Kristo. Okaze de gruzminado oni malkovris en Münsigen en la jaro 1904 tombejkampo de la La-Tène-kulturo.

En mezepoko Münsingen apartenis al la regno Alta Burgonjo kaj poste al la Grafoj de Kiburgo, de kiuj la urbo Berno en la jaro 1406 akiris la kampargrafajn privilegiojn kaj tiel akiris la suverenecon pri la urbo.

La 10-an de januaro 1831 en la preĝejo de Münsingen okazis popola asembleo, kies sekvo estis la forigo de la aristokrata reĝimo de Berno kaj enkonduko de la liberala konstitucio.

Psikiatria kliniko redakti

En la jaro 1895 en Münsingen estis malfermita la kantona psikiatra kliniko de Berno. Ĝi funkcias hodiaŭ sub la nomo Psikiatria Centro Münsingen (germane Psychiatriezentrum Münsingen) kaj disponigas 414 litojn por pacientoj el la 256 komunumoj de la regiono Berno kamparo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti