Măcești
komunumo en Rumanio
Măcești [məĉeŝtj] (hungare Mátyásmező) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Moldova Nouă. En 1910 ĝi havis 731 loĝantojn (serboj); en 1992 718 (serboj, rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1723. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Administre ĝi apartenas al Moldova Nouă.
Măcești | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Caraș-Severin | |
Alinome | Mátyásmező (hungare) | |
Komunumo | Moldova Nouă | |
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | |
Situo | 44° 45′ N, 21° 36′ O (mapo)44.75416666666721.606944444444Koordinatoj: 44° 45′ N, 21° 36′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 325501 | |
Loĝantaro | 606 (en 2002; ĉ. 3.000 en la komunumo) | |
Măcești situas ĉe Danubo, kiu konsistigas la landlimon al Serbio. Preskaŭ ĉiu loĝantoj estas serboj. La nacia vojo DN 57, kiu tie pli-malpli sekvas la riveron, trairas la vilaĝon.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
- Listo de rumanaj poŝtkodoj Arkivigite je 2012-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine