M. C. Escher

Nederlanda pentristo (1898–1972)
(Alidirektita el M. C. ESCHER)

Maurits Cornelis ESCHER naskiĝis je la 17-a de junio 1898 en Leeuwarden kaj mortis je la 27-a de marto 1972 en Hilversum. Li estis nederlanda artisto, kiu tre konatiĝis per siaj ligno- kaj ŝton-gravuraĵoj (litografioj).

M. C. Escher
Escher en ĉ. 1971
Escher en ĉ. 1971
Persona informo
Naskonomo Maurits Cornelis Escher
Naskiĝo 17-an de junio 1898 (1898-06-17)
en Leeuwarden
Morto 27-an de marto 1972 (1972-03-27) (73-jaraĝa)
en Laren
Tombo New general cemetery Baarn
Lingvoj nederlandaitala
Loĝloko LeeuwardenArnhemRomo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater De Teekenschool voor de Kunstnijverheid • Teknika universitato Delft
Familio
Patro George Arnold Escher
Patrino Sara Adriana Gleichman
Frat(in)o Johan George Escher
Edz(in)o Jetta Umiker
Okupo
Okupo gravuristo • ilustristo • poŝtmarkdesegnisto • pentristo • grafikartisto • fotisto • desegnisto • litografisto • wood engraver • dezajnisto • ceramics designer • murpentristo • skulptisto
Verkoj Aĵoj kun Sfera Spegulo
Akvofalo
Supreniro kaj Malsupreniro
TTT
Retejo http://www.mcescher.com/
vdr
Malgranda steligita dekduedro laŭ litografaĵo de Escher (Universitato Twente) Enschede
Muzeo pri M.C. Escher en Hago

Escher tre profunde studis la ecojn de la grafika reproduktado (bildigo) de realaĵoj, precipe la problemojn de perspektivo, inkluzive la diferencojn inter du- kaj tridimensiaj figuroj. Li produktis famajn "neeblajn" desegnaĵojn, kiuj ŝajnas montri realan objekton, kiu tamen en realo tute ne povas ekzisti (ekzemple kvaroblan ŝtuparon, kie oni daŭre iras supren kaj tamen fine alvenas ĉe la komenco). Krome li studis la kovradon de ebenaĵo per identaj aŭ similaj figuroj (kahelaron kaj Teselacio). Li ankaŭ ŝatis surprizajn titolojn por siaj bildoj; ekzemplo estas lia bildo "mano kun spegula globo", kiu estas ĝuste tio—sed en la globo kompreneble speguliĝas la artisto, do estas memportreto.

La usona sciencisto kaj verkisto Douglas Hofstadter dediĉis al Escher grandajn partojn de sia libro "Gödel, Escher, Bach – an eternal golden braid", emfazante la mem-referencecon en liaj bildoj.

Kompreneble la bildoj de Escher estas sub kopirajto, do nur en 2042 eblos publikigi specimenon en Vikipedio, kvankam alilingvaj vikipedioj jam tion faras.

Reliefo laŭ Escher en Hago

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti